Ukraina Respublika Filio de la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
simbolo de ASE (laŭ la Informa Bulteno de ASE)
flago de la Ukraina Soveta Socialista Respubliko 1949-1991

Post jaroj de malpermeso pri organizita Esperanto-movado en Sovetunio, la 4-an de marto 1979 en Moskvo rajtis fondiĝi Asocio de Sovetiaj Esperantistoj, kiu kunordigis la Esperanto-movadon en Sovetunio ĝis 1989. De la komenco en ĝi aktivis multaj ukrainaj esperantistoj. La 29-an de januaro 1980 en Kievo okazis fonda kunveno de suborganizaĵo en Ukraina SSR, en kiu 47 partoprenantoj. reprezentantoj de la ukraina Esperanto-movado, sukcese decidis pri fondo de Ukraina Respublika Filio de la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (URF ASE). Dek jarojn poste, konferenco de URF ASE, kiu okazis la 22-an de majo 1989 en Poltavo, transformiĝis al la fond-kongreso de la Ukrainia Esperanto-Asocio (UkrEA), kiu de tiam transprenis la landan agadon. La unua prezidanto de UkrEA estis elektita Eŭheno Kovtonjuk.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • La artikolo Esperanto en Ukrainio donas bonan kronologian superrigardon entute pri la evoluo de la Esperanto-movado en Ukrainio tra la politike foje pli, foje malpli rapide ŝanĝiĝantaj jardekoj depost la publikigo de la unua libro pri Esperanto en 1887.