Ukraina Soveta Socialisma Respubliko
La Ukraina Soveta Socialisma Respubliko estis unu el 15 respublikoj de Sovetunio. Ĝi estiĝis la 25-an de decembro 1917, en Sovetunion ĝi enpaŝis la 30-an de decembro 1922. Sekve de la rusa-pola milito Ukrainio perdis okcidentan parton de sia teritorio, kiun prenis Pollando.