Ukraina Stelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La revuo Ukraina Stelo en unua periodo aperis en Kolomeo inter la jaroj 1913 kaj 1923; redaktisto en tiu unua periodo estis Orest Kuzma. Darija-Eva Jurkiv en la stalinisma epoko de Sovetunio zorgeme kaŝis la historian heredaĵon de la originaj presaĵoj el tiu periodo, timante konfiskon kaj sekvan detruon de la materialo fare de la KGB.

Ĝi estis renovigita en 1991 en Ternopilo, kiam redaktis ĝin Volodimir Pacjurko, direktoro estis Viktor Pajuk kaj desegnistoj la fratoj Lukaŝidoj. Estis preparitaj 11 numeroj, el kiuj 10 aperis en tipografio.

Ankoraŭfoje renovigis ĝin en Drohobiĉo redaktoro-fotisto Vasil Stanoviĉ: en la Esperanto-eldonejo Bona Koro aperis du jaraj plenkoloraj almanakoj en 1994 kaj 1995.

Celo de la revuo ekde la fondiĝo ne nur estis diskonigi la kulturon de la internacia lingvo Esperanto en la ukrainlingva parto de la tiutempa Rusia Imperio kaj post decembro 1917 en Ukraina Soveta Socialisma Respubliko, sed aparte en la komencaj jaroj ankaŭ diskonigi la kulturon de la ukraina lingvo inter eksterlandaj esperantistoj. La suba citaĵo el la enkonduka artikolo de la unua numero de la gazeto, la eldono de januaro 1913, reflektas tion.

La 12-an kaj 13-an de oktobro 2013 en la urbo Kolomeo okazis sciencpraktika konferenco, dediĉita al la 100-jariĝo de la revuo.[1]

Citaĵo
 Ukraina Stelo, laŭ deziroj de eldonantoj devas esti ne nur stelo de la aperanta esperantizmo inter nia tridek kvin miliona ukraina nacio, sed ankaŭ la stelo kiu pliheligos kaj klarigos la spiritan flankon de nia nacio al la eksterlandaj samideanoj. Malfavoraj cirkonstancoj inter kiuj vivis kaj ankoraŭ vivas nia popolo kialigis, ke pri ni oni scias en eksterlando multe malpli ol pri multaj tre malgrandaj nacietoj en malproksimaj anguloj de la terglobo.
    Do nia celo estas labori por kaj per Esperanto. Ni lasas nian unuan revuon en la mondon, esperante, ke ĝi trovos multajn sincerajn amikojn same kiel sincere kaj seninterese ni mem intencas labori.
 
— enkonduka artikolo "Nia programo" en la unua numero de la revuo en januaro 1913, paĝo 2

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj rilatoj[redakti | redakti fonton]