Ukrainio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ukrainio
Україна

Flago de Ukrainio

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Ще не вмерла України ні слава, ні воля
Nacia devizo: Слава Україні! Героям слава!
(Gloro al Ukrainio! Gloro al herooj!)
suverena ŝtatolandounueca ŝtatorespublikosociala ŝtatojurŝtato • teritorio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Kievo (koordinatoj: 50° 27′ N 30° 30′ O / 50.450 °N, 30.500 °O / 50.450; 30.500 (mapo))
Oficiala(j) lingvo(j) ukraina lingvo
Uzata(j) lingvo(j) la ukraina (oficiala), la rusa, la krime-tatara, la pola.
Plej ofta(j) religio(j) ortodoksismo, katolikismo
Areo 603 700 km²
- % de akvo 7 %
Loĝantaro 46294180

loĝantaro-komento = 1.08.2007 (1-a de januaro 2022)

Loĝdenso 76,9 loĝ./km²
Horzono +2
UTC+3 (somere)
Interreta domajno ua
Landokodo UA
Telefona kodo 380
Plej alta punkto Hoverla
Plej malalta punkto Kuyalnik Estuary
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ŝtatestro Volodimir Zelenskij
Ĉefministro Denis Ŝmihal
Nacia tago la 24-a de aŭgusto
Sendependiĝo la 24-an de aŭgusto 1991 (disde Sovetunio)
Ekonomio
Valuto ukrainia hrivno (UAH)
MEP laŭ 2005
– suma $355,8 mlrd
– pokapa $7.832
Esperanto-movado
Landa E-asocio UkrEA
vdr

UkrainioUkrainujoUkrajno[1][2] (ukraine Україна[3]) estas ŝtato en Orienta Eŭropo. Sude ĝi estas lavata de la Nigra kaj Azova maroj. Oriente, nord-oriente kaj ĝi limas Rusion, norde — Belorusion, okcidente — Pollandon, Slovakion kaj Hungarion, sud-okcidente Ukrainio limas Rumanion kaj Moldavion. La marajn limojn Ukrainio ankaŭ kun Rusio kaj Rumanio. La suma longo de la ŝtat-limoj de Ukrainio estas 6992 km (inter ili 5637 formas la surteran limon, 1056,5 — la limon sur la Nigra Maro, 249,5 — sur la Azova Maro kaj 49 km).

La teritorio de Ukrainio etendiĝas je 1316 km de okcidento al oriento kaj je 893 km de nordo al sudo. La lando troviĝas proksimume inter 52°20' kaj 44°20' de la norda latitudo kaj inter 22°05' kaj 41°15' de la orienta longitudo. La plej norda punkto de Ukrainio troviĝas en la vilaĝo Petrivka de la Ĉernigiva provinco, la plej okcidenta punkto estas la urbo Ĉop (en Transkarpata provinco), la plej orienta punkto estas la vilaĝo Ĉervona Zirka de la Luganska provinco. Foroso ĉe Kabo Sariĉo, estas la plej suda punkto de Ukrainio. La areo de Ukrainio estas 603.628 km — tio estas ĉirkaŭ 5,7 % de la tuta teritorio de Eŭropo; tiel Ukrainio estas la plej granda lando, plene situanta en Eŭropo.

En Ukrainio loĝas ĉirkaŭ 46,3 milionoj da homoj. La ĉefurbo estas la urbo Kievo. La ŝtata lingvo estas la ukraina, la dua granda kaj grava lingvo estas la rusa por multegaj loĝantoj de la lando.[4] Ukrainio estas membro de Unuiĝintaj Nacioj ekde 1945. La ĉefa ŝtata festo — la Tago de Sendependeco — estas festata la 24-an de aŭgusto.

La deveno kaj formoj de la nomo[redakti | redakti fonton]

La vorto Україна (legu Ukrajina) devenas de la malnova orienta slava vorto «краї» - randaĵo, malproksima tero. Ekde la mezo de la 10-a jarcento la nomo «Ukrainio» troveblas ankaŭ en la diversaj fontoj. Ekde la 20-a jarcento la nomo estas uzata jam en la moderna senco — la lando, loĝata de ukrainoj.

"Ukrainio" estis menciita por la unua fojo en 1187.

En la tempo, kiam en 1654 jaro Rusio aligis Ukrainion, oni preferis nomi la teritorion «Malgranda Rusio», (ruse Малороссия). Proksimume samtempe aperas la malverŝajna hipotezo pri la deveno de la nomo: oni penis rilatigi la nomon «Ukrainio» kun la rusa vorto «окраина» («randaĵo, periferio»).

Krom la kunmetitaj formoj Ukrainio/Ukrainujo (derivitaj el la nomo de la ĉefa nacio vivanta en la lando, ukrainoj) en Esperanto foje estas uzataj kelkaj aliaj formoj de la lando-nomo, inter ili UkrajnioUkrajno. La Akademio rekomendas uzi la formojn Ukrainio/Ukrainujo[5].

Geografio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Geografio de Ukrainio.
Fizika mapo de Ukrainio

Ukrainio troviĝas en la orienta parto de Eŭropo, ĉe la nordaj bordoj de la Nigra kaj Azova maroj sur la Orient-Eŭropa ebenaĵo. Havante la areon de 603 700 km² kaj 2.782 kilometrojn longan mar-bordon Ukrainio estas plej granda lando, plene situanta en Eŭropo kaj okupas la 44an pozicion laŭ la areo inter ĉiuj landoj de la mondo. Laŭ kelkaj (ĉefe laŭ la ukrainiaj esploristoj), la geografia centro de Eŭropo troviĝas ĝuste en Ukrainio, apud la okcident-ukrainia urbo Raĥiv — tio tamen daŭre estas la temo de multaj diskutoj.

La reliefo de Ukrainio estas plejparte ebena. La lando kuŝas ene de la zonoj de stepoj, arbarstepoj kaj pin-arbaroj. Pli ol 60 % de la landa teritorio estas kovrita de tre fekundaj ĉernozjomoj. La ĉefaj riveroj de la lando estas Dnepro, Severskodoneco, Dnestro kaj Suda Bugo; ĉe la sudokcidenta limo de la lando troviĝas la delto de Danubo. La ĉefaj montoj de la lando estas Karpatoj (kiuj troviĝas en la okcidenta parto de la lando) kaj Krimea montaro (kiu troviĝas en la pleja sudo de la lando). La plej alta punkto de Ukrainio estas la montopinto Hoverla (en Ĉornohora, 2,061 metrojn alta).

La klimato de Ukrainio estas ĉefe modere kontinenta; sur la Suda Bordo de Krimeo la klimato estas subtropika. La distribuo de hidrometeoj estas ne homogena: pli granda kvanto de hidrometeoj estas registrata en la okcidenta kaj norda partoj de la lando. Vintroj estas malvarmetaj en la suda parto de la lando kaj malvarmaj en la ceteraj partoj; someroj estas ĝenerale varmaj, en la suda parto de la lando — eĉ varmegaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Ukrainio.

Antikva kaj frua historio[redakti | redakti fonton]

En Ukrainio konserviĝis la restaĵoj de la homa aktivado, kiuj apartenas al la 3-a kaj 4-a jarmilo a.K. (la t.n. Tripila (aŭ Kukutena) kulturo). Proksimume ekde la 1500a jaro a.K. en Ukrainio aperas la nomadaj triboj. En la 9-7a jarcentoj a.K. en la Ukrainiaj stepoj aperas cimeroj; en la 7a jarcento a.K. cimeroj estas forpuŝitaj fare de skitoj, kiuj fondis la unuan ŝtaton sur la teritorio de Ukrainio. Proksimume samtempe la nordajn bordojn de la Nigra Maro aktive ekkolonias helenoj. Proksimume en la 2a jarcento a.K. skitoj estis forpuŝitaj fare de sarmatoj.

En la 3a jarcento p.K. sur la teritorio de Ukrainio aperas gotoj. En la jaro 375 gotoj estis venkitaj de hunoj kaj transloĝiĝas pli okcidenten. La ŝtato de hunoj baldaŭ estis ruinigita de romianoj kaj ties aliancanoj. Post la hunoj la teritorion de Ukrainio ekposedas la praslavaj triboj de antoj.

En la 7a jarcento p.K. la teritorio de moderna Ukrainio iĝis centro de la bolgara ŝtato (kun la ĉefurbo Fanagorio). Fine de la 7a jarcento la pli granda parto de Ukrainio transiris al la Kazara ŝtato (kiu kovris la sudorientan Eŭropon).

Mapo de la Kieva Regno, 11a jarcento.
Kieva Regno en la 11a jarcento.
La teritorio de Pola-Litova ŝtato en 1619
Zaporogoj skribas leteron al la turka sultano — pentraĵo de Ilja Repin (1891).

La tempo de la Kieva Regno (800–1100)[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kieva Regno.

Fine de la 9a jarcento p.K. sur la teritorio de Ukrainio formiĝas la potenca slava ŝtato Kieva Regno, kiu iĝis la lulilo de la kulturo de ĉiuj orientaj slavoj. La reganta elito de la ŝtato devenis de la invititaj skandinavoj (laŭ la anala tradicio la skandinavan taĉmenton estris la varengo Ruriko, kiu iĝis la fondinto de la reganta dinastio Rurikidoj). La ĉefurbo de la ŝtato baldaŭ iĝis la urbo Kievo (konkerita disde kazaroj).

La ora tempo de la Kieva Regno estas la tempo de regado de la princo Vladimiro (nomata en la popola tradicio «Vladimiro, bela suno»), kiu en la jaro 988 adoptis la Bizancan kristanismon kiel la ŝtatan religion. Sub la regado de lia filo, princo Jaroslavo la Saĝa, la Kieva Regno atingis la zeniton de sia kultura evoluo. Poste la ŝtato malprogresis, pliiĝas la dispartiĝo de la lando je etaj princlandoj. La lando definitive disfalis je multaj princlandoj post la morto de la princo Mstislavo el Kievo (mortis en 1132). En la 13a jarcento Rusujo estis invadita de mongoloj, kaj sekve en la jaro 1240 Kievo estis tute detruita.

La tempoj de Pola-litova regado[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Pola-Litova Unio.

Meze de la 14a jarcento la pli granda parto de la iama Kieva Regno estis konkerita de la pola princo Kazimiro la Granda. Ekde tiu tempo la teritorio de Ukrainio (ankaŭ Kievo) iĝis parto de la Grandduklando Litovio.

Post la Lublina Unio (1569), per kiu estis formita la Pola-Litova Unio, la pli granda parto de Ukrainio transiris sub la polan regadon. Sub la pola regado la elito de la loka loĝantaro estis konvertita al katolikismo, dum la simplaj homoj daŭre konservis la tradician ortodoksan kredon. La provoj interpacigi la katolikojn kaj ortodoksulojn per enkonduko de la t.n. Bresta religia unio (1596), kiu enkondukis novan kredon, mezan inter la katolikismo kaj ortodoksismo — la t.n. «unia kredo» aŭ «ukraina grek-katolika eklezio», estis vanaj.

En la 16-a kaj 17-a jarcentoj la Pola-Litova Ŝtato suferas pro konstantaj invadoj de tataroj, kies ĉefa celo estis la forkapto de sklavoj. Laŭ iuj pritaksoj, pli ol 3 milionoj da homoj (ĉefe ukrainoj, sed ankaŭ rusoj, belorusoj kaj poloj) estis sklavigitaj dum la tempo de ekzisto de la Krimea Ĥanlando.

Pligraviĝo de kozakoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Kozako kaj Zaporiĵa Ŝtato.

Meze de la 17a jarcento ĉe la malsupra fluo de Dnepro aperas la Zaporiĵa Ŝtato, teorie regata de Pollando, sed reale preskaŭ sendependa. Ĝiaj loĝantoj estis la kozakoj kaj kamparanoj, kiuj fuĝis for de la pola regado. Komence (ĉefe dum la militiroj) la kozakoj aliancis kun la Pola-Litova Ŝtato, sed poste la Zaporiĵa Ŝtato konstante batalis kaj militiris kontraŭ Pollando (ĉefe pro la religiaj kialoj, sed estis ankaŭ la politikaj postuloj). Fine de sia ekzisto la Zaporiĵa Ŝtato pli kaj pli inklinis al alianco kun Rusio.

La tempoj de hetmanoj[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1648 ukrain-devena pola nobelo Bohdan Ĥmelnickij ekestras la plej grandan ribelon de kozakoj kontraŭ la Pola-Litova Ŝtato. Komence la kozakoj venkis en kelkaj gravaj bataloj kaj eĉ okupis Kievon, tamen la kontraŭofensivo de la pola armeo igas ilin peti la protekton de Rusio.

En la jaro 1654 estis kunvokita la t.n. Perejaslava konsilio, kiu oficiale turnis sin al la Moskova Carlando kun la peto akcepti la Moskovian civitanecon de la zaporoga armeo (tion la sovetiaj historiistoj poste nomis «reunuiĝo de Ukrainio kun Rusio»). La moskva armeo subtenis la kozakojn kaj ekmilitis kontraŭ Pollando. Rezulte de tiu milito la teritorio de Ukrainio estis disdividita — la okcidenta parto transiris la Pollando, dum la orienta parto (troviĝanta oriente de Dnepro) iĝis parto de Rusujo; ĝi estis tamen sufiĉe aŭtonoma kaj estis regata de hetmano (komence la hetmano estis elektata, poste enpostenigata fare de la cara registaro).

Dum la milito de Rusio kontraŭ Svedio, la Granda Nordia Milito, la hetmano Ivan Mazepa subtenis la svedojn (pli planis uzi ilian helpon por akiri sendependecon), tamen la ukraina-sveda armeo estis venkita dum la batalo de Poltavo.

La Rusia Imperio en 1866

La tempoj de la Rusia Imperio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Rusia Imperio.

Kiel la lasta hetmano de Ukrainio estis nomumita Kirill Razumovskij. En la jaro 1764 la Rusia imperiestrino Katerino la Dua abolis la aŭtonomecon de Ukrainio. En la jaro 1775 estis fakte neniigita ankaŭ la Zaporoga Ŝtato. Orienta Ukrainio iĝas tipa regiono de la Rusia Imperio.

Fine de la 18a jarcento pro la disdivido de Pollando ĝiaj plej okcidentaj regionoj transiris al Aŭstrio. Samtempe la Rusia Imperio almilitas la sudajn teritoriojn de Ukrainio kaj Krimeon, kie estis fonditaj multaj (nun grandaj) urboj. Ĝis la mezo de la 19a jarcento Ukrainio restis plejparte agrikultura regiono, nur en la dua duono de la 19a jarcento en ĝia orienta parto aperas industrio.

Meze de la 19a jarcento en Ukrainio aperas kaj pligrandiĝas la socia movado por liberiĝo for de la regado de la Rusia Imperio — tio estis la reago kontraŭ iom-post-ioma rusigo de la ukrainaj teritorioj kaj kontraŭ la opresado flanke de bienhavantoj kaj riĉuloj.

Ukrainio dum la intermilita periodo[redakti | redakti fonton]

Post la kolapso de Rusia kaj Aŭstra Imperioj inter la jaroj 1917-20 en Ukrainio ekaktivis la naciismaj fortoj. Dum kelkaj jaroj ĉi tie aperas kaj malaperas malgrandaj ŝtatoj, pretendantaj reprezenti la tutan ukrainan popolon kaj senĉese luktantaj kontraŭ bolŝevisma Rusio, Pollando kaj diverslandaj invadantoj. La 10-an de marto 1919 estis proklamita la memstara Ukrainia Soveta Socialisma Respubliko (kun ĉefurbo Ĥarkivo), kiu - pere de la Kongreso de la Sovetoj de Sovetunio - la 30-an de decembro 1922 subskribis la unian pakton kaj eniris Sovetion.

Laŭ la Riga traktato la pli granda okcidenta parto de Ukrainio iĝis parto de la Dua Pola Respubliko, kelkaj malpli grandaj sudokcidentaj regionoj transiris al Rumanio.

En la unuaj jaroj post la Interna Milito en Ukrainio oni plenumis la politikon de «naciigo», tamen jam en la 1930-aj jaroj tiuj politiko estis ŝanĝita al la politiko de rusigo. Dum la teroro de 1930-aj jaroj oni ekstermis multajn reprezentantojn de la ukraina inteligencio.

En la 1930-aj jaroj en Ukrainio aktive kreskas la industrio. Samtempe la sovetiaj polikitistoj perforte organizis kolektivigon (organizadon de kolĥozoj). Por kontentigi la bezonojn de Sovetio pri agrikulturaj produktoj oni enkondukis la pligrandigitajn normojn pri fordonendaj agrikulturaĵoj — tio kaŭzis amasan malsategon en la kamparaj regionoj. Laŭ diversaj pritaksoj, ĝis kelkaj milionoj da ukrainoj mortis pro la t.n. Holodomoro.

Laŭ la intertraktoj inter Germanio kaj Sovetio, en la jaro 1939 Sovetio almilitis la okcident-Ukrainiajn teritoriojn, kiuj tiam apartenis al Pollando, Ĉeĥoslovakio kaj Rumanio.

Ukrainio dum la Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Dum la Dua Mondmilito la tuta teritorio de Ukrainio estis okupita de la germanaj militfortoj. La okupacia reĝimo en Ukrainio estis aparte severa. Laŭ diversaj pritaksoj dum la Dua Mondmilito pereis ĝis ok milionoj da loĝantoj de Ukrainio.

La pli granda parto de la ukrainia loĝantaro aktive kontraŭbatalis la nazian armeon jen en la regula sovetia armeo, jen en la partizanaj trupoj. Laŭ diversaj pritaksoj, ĉirkaŭ kvarono de ĉiuj soldatoj de Soveta armeo, mortigitaj dum la Dua Mondmilito, estis etnaj ukrainoj. Tamen iuj reprezentantoj de naciisma ukraina movado komence provis kunlabori kun la germanoj, esperante krei aŭtonoman ukrainan ŝtaton sub la protekto de Germanio (tiu ideo, tamen, ne estis akceptita de germanoj). Ĝis la fino de la 1950-aj jaroj en la okcidenta Ukrainio militis la soldatoj de Ukraina Ribela Armeo, kiuj esperis akiri la sendependecon de Ukrainio batalante kaj kontraŭ Sovetio, kaj kontraŭ Germanio.

Aŭtune 1943 la sovetia armeo liberigis la orientan parton de Ukrainio; oktobre 1944 la tuta lando estis liberigita. Kvar urboj, nun troviĝantaj en Ukrainio, ricevis la honoran distingon «Urbo-Heroo» Odeso, Kievo, Sebastopolo kaj Kerĉo.

Soveta Ukrainio en la postmilita tempo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1945 la Transkarpata regiono estis realigita al Ukrainio. En la jaro 1954 omaĝe al la 300-jariĝo de la Perejaslava Konsilio Krimeo estis transdonita al Ukrainio (antaŭe ĝi apartenis al la Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko) — tiel finiĝis la formiĝo de la teritorio de moderna Ukrainio.

Dum la 1960-aj jaroj en la mallonga tempo de la t.n. «Ĥruŝĉova degelo» en Ukrainio vigliĝas la disidentaj kaj naciismaj movadoj, kies plej elstaraj reprezentantoj estis Vjaĉeslav Ĉornovil, Vasil Stus kaj Levko Lukjanenko. Tamen, tiuj movadoj estis rapide subpremitaj.

La 26-an de aprilo 1986 okazis la nuklea akcidento de Ĉernobilo, pro kiu granda teritorio de Ukrainio, Rusio kaj Belorusio estis venenita de radioaktivaj substancoj. Tiu estis ĝis tiam la plej malbona nuklea rektora akcidento en historio. En la momento de la akcidento, 7 milionoj da homoj vivis en la poluitaj teritorioj, inkluzive de 2,2 milionoj en Ukrainio. Konsekvence la okazaĵo grave subfosis la aŭtoritaton de la partiaj gravuloj, kiuj en la unuaj tagoj penis prisilenti la akcidenton. Por plio da detaloj vidu la okazaĵojn de la 1-an de majo 1986 [6].

Akiro de sendependeco[redakti | redakti fonton]

En la unuaj liberaj elektoj, organizitaj marte 1990, venkis la naciisma partio «Popola Movado de Ukrainio» (ukraine Народний Рух України). La 16-an de julio 1990 la ukrainia parlamento akcepti ls Deklaron pri la ŝtata suvereneco de Ukrainio. Tiu dokumento priskribis la principojn de la memdecido de la ukraina nacio, elstarigis la principojn de demokratio, politika kaj ekonimia libereco kaj ankaŭ proklamis la prioritaton de la ukrainiaj leĝoj super la sovetiaj. Tio kaŭzis la kontraŭbatalon inter la centra sovetia registaro kaj la loka ukraina.

Marte 1991 la sovetiaj aŭtoritatoj organizis referendumon por decidi la sorton de Sovetio. La homoj estis demandataj, ĉu ili deziras vivi en la «renovigita» Sovetio. La ukrainaj aŭtoritatoj aldonis ankoraŭ unu demandon: ĉu konsentas la civitanoj de Ukrainio vivi en Sovetio laŭ la principoj, priskribitaj en la Deklaro pri la ŝtata suvereneco de Ukrainio. La absoluta plejmulto de la loĝantoj de Ukrainio respondis ambaŭ demandojn pozitive.

Aŭguste 1991 en Moskvo okazis puĉo, tiel nomata Aŭgusta puĉo, organizita de konservativaj aŭtoritatoj de la komunisma partio. La celo de la puĉistoj estis forigi Gorbaĉevon kaj restarigi la centrigitan regadon de la partio. Tuj post la malsukceso de la puĉo, la 22-an de aŭgusto 1991 la ukrainia parlamento akceptis la Akton pri Sendependeco de Ukrainio, kiu proklamis Ukrainion sendependa demokratia ŝtato. La 1-an de decembro 1991 okazis la referendumo, en kiu pli ol 90 procentoj de la ukrainiaj civitanoj subtenis la Akton pri Sendependeco. Samtempe okazis la elektoj de la unua prezidento de Ukrainio. Kiel prezidento estis elektita Leonid Kravĉuk.

Dum du sinsekvaj pintrenkontoj, okazintaj decembre 1991, la pintaj aŭtoritatoj de Belorusio, Ukrainio kaj Rusio formale likvidis la Sovetan Union kaj interkonsentis pri kreo de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj. Tiel finiĝis la historio de Sovetio kaj komenciĝis la moderna historio de sendependa Ukrainio.

Moderna historio de Ukrainio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Senkomunismigo en Ukrainio.

La unua duono de la 1990-aj jaroj estis karakterizata de grava ekonomia malprogreso kaj granda inflacio. La vivnivelo de ukrainianoj signife falis, kio kaŭzis multajn strikojn kaj protestojn. Sub tiu premo prezidento Kravĉuk konsentis pri la antaŭtempaj prezidentaj elektoj, organizitaj en 1994. Laŭ iliaj rezultoj la dua prezidento de Ukrainio iĝis Leonid Kuĉma.

Sub gvido de Kuĉma (kiu servis kiel prezidento dum du sinsekvaj prezidentaj periodoj) la ekonomio de Ukrainio stabiliĝis kaj ekde 2000 stabile kreskis. En la jaro 1996 estis akceptita la konstitucio de Ukrainio. Malgraŭ la evidentaj ekonomiaj sukcesoj la regado de Kuĉma estis kaj estas kritikata pro koruptado, maldemokratieco kaj parol-mallibereco (la plej misfama afero, ligita kun tiu punkto, estas la t.n. Kazo de Gongadze).

Aŭtune 2004 post vicaj prezidentaj elektoj oni nomis venkinto la eksan ĉefministron Viktor Janukoviĉ. Laŭ la atestoj de multaj observantoj, la rezultoj de la elektoj estis falsitaj. La opozicia kandidato, Viktor Juŝĉenko kontestis la rezultojn kaj organizis la pacan Oranĝan Revolucion. Rezulte de tiu revolucio Juŝĉenko kaj alia opozicia politikistino Julija Timoŝenko venis al regado, tamen post malpli ol unu jaro Timoŝenko estis eksigita kiel ĉefministro pro malkonsentoj inter ŝi kaj la ĉirkaŭantoj de la prezidento.

La 1-an de januaro 2006 en Ukrainio estis aranĝita la politika reformo, kiu devis malgrandigi la povojn de prezidento kaj pligrandigi tiujn de la parlamento. Kiel evidentiĝis iom poste, la politika reformo estis tre malbone preparita, kio kaŭzis la malekvilibriĝon de la tuta politika sistemo en Ukrainio.

Marte 2006 post vicaj parlamentaj elektoj estis formita la t.n. «Kontraŭkriza koalicio», kiun konsistigis la Partio de Regionoj (estrata de Viktor Janukoviĉ), Komunisma partio de Ukrainio kaj Socialisma partio. Laŭ multaj observantoj, la aliĝo de la Socialisma partio (kiu dum la elektoj deklaris sin fidela al la interesoj de la Oranĝa Revolucio) al tiu koalicio estis fakte perfido, ebla nur pro tio, ke Oleksandr Moroz (estro de la partio) ricevis pro tio la postenon de parlamentestro. La koalicio nomumis Viktor Janukoviĉ ĉefministro. Dum la 2006-07 jaro la funkciado de la politika sistemo en Ukrainio estis senorda, ĉar ne estis klare, kiom da rajtoj havas ĉiu el tri ŝtataj povoj post la politika reformo. Komence de la jaro 2007 iuj parlamentanoj el la opoziciaj partioj komencis forlasi siajn parlamentajn grupojn kaj aliĝi al la reganta koalicio. Tio kaŭzis maltrankviliĝon de la opozicianoj; la 2-an de aprilo 2007 la prezidento eksigis la parlamenton pro tio, ke «la ŝanĝo de la parlamentaj grupoj fare de la deputitoj falsigas la rezultojn de la elektoj kaj minacas la konstitucian ordon en la lando». Post streĉaj intertraktoj inter ĉiuj partoprenantoj de la politika proceso (sed ĉefe — inter prezidento Juŝĉenko kaj ĉefministro Janukoviĉ) estis decidite organizi la antaŭtempajn parlamentajn elektojn septembre 2007. En tiuj elektoj plej multe da voĉoj denove kolektis la Partio de Regionoj, tamen la du politikaj partioj, kiuj estis en la antaŭa parlamento opoziciaj («Bloko de Julija Timoŝenko» kaj «Nia Ukrainio» de V. Juŝĉenko) kune kolektis iom pli ol duonon de ĉiuj voĉoj. Se ili sukcesos interkonsenti pri starigo de la koalicio, Julija Timoŝenko plej verŝajne denove iĝos ĉefministro.

La 18-an de aprilo 2007 Ukrainio (kune kun Pollando) estis elektita por organizo de Eŭropa Futbal-Pokalo 2012.

Kronologio de Eŭromajdano kaj rusia agresio en la Oriento de Ukrainio[redakti | redakti fonton]

Je la 9-a de aprilo 2015 la Parlamento de Ukrainio aprobis leĝon per kiu oni malpermesis la komunismajn simbolojn kiaj la rikoltilo kaj martelo, figuroj de la Sovetunio, aŭ ties luktantoj kontraŭ la naziismo dum la Dua Mondmilito, dum oni egaligas propagandon por komunismo kaj propagandon por naziismo.[7] NBC News notas ke kvankam ekzistas apartaj miliciaj novnaziaj grupoj en Ukrainio kiel la Azov-bataliono, ekzistas neniu ĝeneraligita subteno por ekstremdekstra ideologio aŭ en la registaro, aŭ en la armeo, aŭ en elektoj: ekzemple, dum la parlamentaj balotoj en 2019, ekstremdekstraj naciismaj partioj ne sukcesis akiri eĉ ne unu seĝon en la 450-seĝa Verĥovna Rada[8]. La Holokaŭsta Memoriga Muzeo en Aŭvico eligis fortan proteston kontraŭ la akuzoj de prezidento Zelenskij pri novnaziismo[9], malgraŭ ke li estas juddevena kaj ruslingvano.

Rusia plenksala invado[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Invado de Rusio en Ukrainion (2022).

La 21-an de februaro 2022, Rusio agnoskis la sendependecon de la Donecka Popola Respubliko kaj la Luganska Popola Respubliko[10].

La rusa invado en Ukrainion je 2022 estis milita operaco lanĉita la 24-an de februaro 2022 laŭ ordono de rusa prezidento Vladimir Putin. Ĉi tiu konflikto aperas el laŭgrada pliiĝo de streĉitecoj inter Rusio kaj Ukrainio. Precipe ekde novembro 2021, Rusio plifortigis siajn armeojn proksime de la limo kun Ukrainio. Krome, meze de februaro 2022, Vladimir Putin agnoskis la sendependecon de la secesiaj popolaj respublikoj de Donecko kaj Lugansko, tiel nomata konfederacio de Novorusio.[11] Kelkajn tagojn poste, la 21-an de februaro 2022, la rusaj armetrupoj eniris la regionon de Donbaso, en orienta Ukrainio. La konflikto rapide disvastiĝis en la tuta lando, minacante precipe Kievon, la ĉefurbon,[12] sed ankaŭ rekte la ukrainan prezidenton, Volodimir Zelenskij. Multaj landoj en la mondo ne aprobis tiun invadon, eĉ la ĉeĥa prezidento antaŭe ne tiom kritikema vidalvide de Rusio, konfesas ke li eraris pri Rusio[13].

Administra divido de la lando[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Administra divido de Ukrainio.

La sistemo de administra divido de Ukrainio respegulas ĝian unuecan staton, fiksitan en la konstitucio: ĉiuj subdividoj havas la saman strukturon kaj samformajn gvid-organojn.

Plej unue Ukrainio estas dividita je 27 primaraj administraj partoj. La plej multaj el ili estas tradicie nomataj en Esperanto kiel provincoj (ruse kaj ukraine: область); Ukrainio havas 24 provincojn. Plie, sur la Krimea duoninsulo troviĝas Aŭtonoma Respubliko Krimeo (kiu strukture estas tute simila al tipa provinco, sed kiel gvidorganoj havas iom pli da rajtoj, ol la gvidorganoj de tipaj provincoj). Fine, 2 teritorioj havas apartan statuson «Urbo de la centra subeco» (ukraine місто центрального пiдпорядкування) — temas pri la urbo Kievo kaj pri la Sebastopola municipo. La provincoj estas dividataj je distriktoj, distriktoj konsistas el komunumoj. Grandaj urboj (foje kun la ĉirkaŭaj teritorioj) povas memstare formi apartan distrikton (iufoje tradicie nomata kiel municipo) aŭ havi kelkajn urbo-distriktojn.

Decembre 2005 Ukrainio havis 490 distriktojn, 457 urbojn, 885 urbotipajn loĝlokojn, 28562 kamparajn loĝlokojn (vilaĝ(et)ojn); 26 urboj havis urbo-distriktojn.

Provincoj de Ukrainio

Administra divido de Ukrainio Administra centro Areo Loĝantaro
Aŭtonoma Respubliko Krimeo Simferopolo 26,100 2,033,700
Ĉerkasa provinco Ĉerkaso 20,900 1,402,900
Ĉernihiva provinco Ĉernihivo 31,900 1,245,300
Ĉernivca provinco Ĉernivco 8,100 922,800
Dnipropetrovska provinco Dnipro 31,900 3,567,600
Donecka provinco Donecko 26,500 4,841,100
Ivano-Frankivska provinco Ivano-Frankivsk 13,900 1,409,800
Ĵitomira provinco Ĵitomiro 29,900 1,389,500
Ĥarkiva provinco Ĥarkivo 31,400 2,914,200
Ĥersona provinco Ĥersono 28,500 1,175,100
Ĥmelnicka provinco Ĥmelnicko 20,600 1,430,800
Kievo (urbo) Kievo[14] 800 2,611,300
Kieva provinco Kievo 28,100 1,827,900
Kirovograda provinco Kropivnicko 24,600 1,133,100
Luganska provinco Luhansko 26,700 2,546,200
Lviva provinco Lvivo 21,800 2,626,500
Mikolajeva provinco Mikolajivo 24,600 1,264,700
Odesa provinco Odeso 33,300 2,469,000
Poltava provinco Poltavo 28,800 1,630,100
Rivna provinco Rivno 20,100 1,173,300
Sebastopolo (urbo-municipo) Sebastopolo 900 379,500
Sumia provinco Sumio 23,800 1,299,700
Ternopila provinco Ternopilo 13,800 1,142,400
Transkarpata provinco Uĵhorodo 12,800 1,258,300
Vinica provinco Vinico 26,500 1,772,400
Volina provinco Lucko 20,200 1,060,700
Zaporiĵa provinco Zaporiĵo 27,200 1,929,200

Loĝantaro de Ukrainio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Loĝantaro de Ukrainio.
Ukrainia demografio en la jaroj 1992-2003
Placo de Sendependeco — la ĉefa placo en Kievo.

Laŭ la pritaksoj, komence de la jaro 2007 en Ukrainio loĝis ĉirkaŭ 46,5 milionoj da homoj. La lasta censo estis organizita en 2001. Laŭ ĝiaj rezultoj en la lando loĝis 48,457 milionoj da homoj. Inter ili plej multnombra etno estas ukrainoj (77,8 %), rusoj (17,3 %), belorusoj (0,6 %), krime-tataroj (0,5 %), moldavoj (0,5 %), bulgaroj (0,4 %), hungaroj (0,3 %), poloj (0,3 %) kaj judoj (0,3 %). Sume en Ukrainio loĝas la reprezentantoj de pli ol 150 nacioj.

Laŭ la rezultoj de la sama censo la parto de la urba loĝantaro estis 67,2 %. Viroj konsistigis 46,3 % de la loĝantaro. La aĝ-distribuo estis la jena: junuloj (homoj, ne atingintaj la labor-aĝon) konsistigis 18,1 %, la labor-aĝuloj konsistigis 58 %, emerit-aĝuloj konsistigis 23,9 %. Plej dense loĝataj regionoj estas la sudo kaj la oriento de la lando. La plej grandaj urboj (kun pli ol miliono da loĝantoj) estas Kievo, Ĥarkivo, Donecko, Dnipropetrovsko kaj Odeso.

Nuntempe Ukrainio travivas demografian krizon. Ekde la 1991 jaro ĝia loĝantaro malgrandiĝis je pli-malpli 5 milionoj (t.e. dekono de la tiama kvanto). La mortindico daŭre superas la nask-indicon, tamen lastatempe aperas la signoj de malrapidiĝo de la loĝantar-malpliiĝo. Sufiĉe granda kvanto de ukrainiaj civitanoj konstante troviĝas eksterlande, laborante en najbaraj landoj. Laŭ iuj pritaksoj, la kvanto de tiuj formigrindaj laborantoj atingas kelkajn milionojn.

Lingva situacio[redakti | redakti fonton]

La unusola oficiala lingvo de Ukrainujo estas la ukraina. Laŭ la censo de la jaro 2001 ĝin opiniis kiel gepatran 67,5 % de la loĝantoj. La rusa lingvo, kiu dum la Sovetia tempo estis fakte oficiala, daŭre estas vaste uzata (ĉefe en la sudaj kaj orientaj regionoj de la lando) — ĝin opinias sia gepatra lingvo 29,6 % de la loĝantoj (notindas, ke tiu kvanto estas pli granda, ol la kvanto de la etnaj rusoj, do, ankaŭ iuj etnaj ukrainoj opinias la rusan lingvon sia gepatra).

La rusa lingvo estas iom pli ofte uzata en urboj, ol en kamparo. Al la relative grava pozicio de la rusa lingvo en Ukrainio kontribuas ne nur la historiaj kialoj, sed ankaŭ la fakto, ke multaj informaj produktoj (libroj, televidaj programoj, kinoj ktp) estas pli facile akireblaj en la rusa, ol en la ukraina lingvo. Plejparto de la ukraina loĝantaro bone komprenas kaj la rusan, kaj la ukrainan lingvojn, do oni povas priskribi la lingvan situacion en Ukrainio kiel dulingvismon.

Aparta fenomeno en la lingva situacio de Ukrainujo estas la ekzisto de la miks-lingvo (surĵiko). Ĝi estas ĉеfe uzata en kamparo en la sudaj, centraj kaj orientaj regionoj. Ĝiaj fonetiko kaj gramatiko estas plejparte ukraina, dum la leksika bazo venas ĉefe el la rusa lingvo. Malgraŭ tio, ke laŭ multaj lingvistikaj esploroj surĵiko prezentas apartan sociolingvistikan fenomenon, ĝi estas neniel agnoskita kaj plej ofte estas opiniata kiel «popola lingvaĵo» aŭ «fuŝ-lingvo».

La ukrainia registaro ĝenerale subtenas la politikon de ukrainigo. Dum la tempo de sendependeco la kvanto de la ukrain-lingvaj lernejoj, kaj entute — la uzado de la ukraina lingvo en ĉiuj sferoj de la socia vivo, pligrandiĝas.

En 2022 la Vicministro pri Kulturo kaj Informa Politiko pledis por nova statuso de la angla ĉar ĝi estus grava por la strategia vojo de Ukrainio al EU-membreco[15].

Religio[redakti | redakti fonton]

La fasado de Katedralo de Sankta Mikaelo en Kievo.
La Ĥana palaco en Baĥĉisarajo, kiu estis centro de islamo en Ukrainio dum pli ol 300 jaroj.

Ĉirkaŭ 70 % de la ukrainia loĝantaro deklaras sin religiemaj (tamen praktikas religion signife malpli granda parto de la loĝantaro).

La dominanta religio en Ukrainio estas la ortodoksa kristanismo, kiu, tamen estas prezentita de tri eklezioj: Ukrainia ortodoksa eklezio de Moskva patriarkeco, Ukrainia ortodoksa eklezio de Kieva patriarkeco kaj Ukrainia memregata ortodoksa eklezio. En 2019 la du lastaj eklezioj unuiĝis kaj formis la Ukraina Ortodoksa Eklezio. La ortodoksa kredo estas pli karakteriza por la sudo, centro kaj oriento de Ukrainio.

La duan pozicion okupas la Ukrainia greka-katolika eklezio, kiu praktitas la ritojn, similajn al tiuj de la ortodoksa eklezio, sed agnoskas la superecon de la papo. Tiu ĉi kredo estas pli ofta en la centro kaj okcidento de Ukranio.

Latina kristanismo estas praktikata ĉefe de etnaj poloj kaj estas prezentita ĉefe en la okcidenta parto de la lando (tamen, malgrandaj rom-katolikaj komunumoj estas dise prezentitaj en la tuta lando). Same dise prezentitaj estas la multnombraj protestantaj komunumoj (ĉefe prezentitaj de baptistoj, pentekostistoj kaj adventistoj).

Ĉirkaŭ 0,63% de la loĝantaro konfesas judismon. Proksimume 500 mil homoj konfesas islamon (ĉefe en Krimeo, kie ĝi estas praktikata de krime-tataroj). En la lando troviĝas ankaŭ malmultnombraj grupoj de kriŝnanoj kaj budhistoj; sporade estas praktikataj ankaŭ aliaj religioj.

Politika strukturo[redakti | redakti fonton]

Ukrainio estas respubliko. Antaŭ la konstitucia reformo ĝi estis prezidenta respubliko (kun grandpova prezidento); ekde la jaro 2006 (post la konstitucia reformo) Ukrainio formale iĝis parlamenta respubliko, tamen pro la neperfekteco de la reformo la fakta stato de la politika strukturo en Ukrainio estas neklara.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Konstitucio de Ukrainio.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de prezidantoj de Ukrainio.

La formala ĉefo de la lando estas la prezidento, kiu estas elektata per la tutlanda voĉdono por kvin jaroj. Laŭ la konstitucio la prezidento estas garantianto de la konstituciaj rajtoj kaj liberecoj de ĉiuj civitanoj de Ukrainio. La Oficejo de la Prezidanto de Ukrainio (ukraine Офіс Президента України) estas registara korpo kreita de la Prezidanto de Ukrainio por ekzerci siajn potencojn.

La Registaro de Ukrainio (ukraine Уряд України, aŭ oficiale la Kabineto de Ministroj de Ukrainio, ukraine Кабинет Министрив України) estas la plenuma povo de Ukrainio kaj la plej altranga organizaĵo en la administrado de la lando ekde la 1an de septembro 1991. La statuso de la registaro estas ankrita en la Konstitucio de Ukrainio kaj la leĝo "Pri la Ukraina Kabineto de Ministroj".

La leĝodona povo en Ukrainio apartenas al la unuĉambra parlamento (Verĥovna Rada, ukraine Верховна Рада), kiun formas 450 deputitoj, elektataj por 4 jaroj. Nuntempe la deputitoj estas elektataj laŭ la multpartia sistemo (antaŭe oni uzis jen la elektodistriktan, jen la miksan sistemon). La parlamento estas respondeco pri la formado de la ekzekutivo, kiun prezentas la kabineto de ministroj, estrata de la ĉefministro. Post la konstitucia reformo la ĉefministro fakte havas pli da povo super la interna politiko, ol la prezidento (kiu respondecas ĉefe pri la ekstera politiko). La nuna ĉefministro de Ukrainio estas Deniso Ŝmihal,

La justica povo apartenas ekskluzive al tribunaloj. La juĝistoj estas unuafoje nomumataj por 5 jaroj fare de la prezidento; poste ili estas nomumataj fare de la parlamento sen tempolimo. La sola organo de la konstitucia jurisdikcio estas la Konstitucia Kortumo. La plej supra organo en la ĝeneral-jurisdikcia tribunal-sistemo estas la Supera Kortumo.

La loka memadministrado estas deklarita en la konstitucio, tamen oni konstante parolas pri la neceso pligrandigi la rajtojn de la lokaj administraciaj organoj. La membroj de lokaj sovetoj kaj urbestroj estas elektataj de la loĝantaro; la ĉefoj de la provincaj kaj distriktaj administracioj estas enpostenigataj fare de la prezidento.

En Ukrainio agas multaj politikaj partioj, tamen plej multaj el ili estas tre malfortaj, pro kio ili devas ĉiufoje formi koaliciojn kun aliaj partioj. La manko de klara ideologio ĉe multaj partioj kaŭzas oftajn ŝanĝojn de iliaj politikaj preferoj. Nuntempe la plej fortaj kaj popularaj partioj de Ukrainio estas: «Partio de regionoj» (ĉefo — Viktor Janukoviĉ), «Bloko de Julija Timoŝenko» (ĉefo — Julija Timoŝenko), «Nia Ukrainio» (formala ĉefo — Vjaĉeslav Kirilenko, tamen la honora prezidanto kaj fakta gvidanto estas eksa prezidento Juŝĉenko), «Komunista partio de Ukrainio» (ĉefo — Petro Simonenko).

Ekstera politiko[redakti | redakti fonton]

Antaŭ 2004 Ukrainio okupis neklaran pozicion rilate la eksteran politikon, penante subteni bonajn rilatojn kaj kun Eŭropa Unio, kaj kun Rusio. Post la venko de Viktor Juŝĉenko estis klare proklamita la kurso al eŭro-integriĝo. Tio kaŭzis malboniĝon de la rilatoj kun Rusio kaj vicon da ekonomiaj skandaloj, ĉefe pri la provizo de rusia fosilia gaso.

Ŝtataj simboloj de Ukrainio[redakti | redakti fonton]

La ŝtataj simboloj de Ukrainio estas la ŝtataj flago, blazono kaj himno.

La ŝtata flago de Ukrainio estis akceptita la 28-an de januaro 1992 kaj prezentas tolaĵon kun la rilatumo inter alto kaj larĝeco 2:3. Sur la tolaĵo estas prezentitaj du egal-larĝaj strioj: flava malsupre (ĝi simbolas vastajn kampojn de matura tritiko) kaj helblua supre (ĝi simbolas la sennuban ĉielon).

Ĝis nun oni akceptis nur la formon de la t.n. «Malgranda blazono de Ukrainio»: ĝi estas la t.n. tridento, havanta specifan formon. Ĝi estas tre antikva simbolo, uzata jam en la 10a jarcento.

La ŝtata himno de Ukrainio uzas la muzikon de Miĥajlo Verbickij kaj la tekston de Pavlo Ĉubinskij.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

20-hrivna monbileto, prezentanta la ukrainan poeton Ivan Franko.
La konstruaĵo de la Nacia Banko de Ukrainio
Peza industrio ĉirkaŭ la urbo Donecko.

Ukrainio havas sufiĉe bone evoluigitajn sciencon kaj industrian bazon (pezan maŝinkonstruadon, metalurgion, ŝip-konstruadon, kemian industrion). Ukrainiaj atomcentraloj estas grandaj produktantoj de elektra energio. Kelkaj branĉoj de la ukrainia ekonomio estas karakterizataj de alta teknologia nivelo; Ukrainio produktas siajn proprajn sputnikojn, kosmajn raketojn. Krome, Ukrainio estas granda produktanto de milita teĥniko — tankoj, militaviadiloj ktp.

Dum la sovetia tempo la ekonomio de Ukrainio estis dua plej bona en la tuta Soveta Unio. Post la kolapso de Sovetio la lando transiras de la planita ekonomio al la markata ekonomio. La transiro en la 1990-aj jaroj estis karakterizata de malriĉiĝo de la loĝantaro; post la jaro 2000 la situacio iom-post-iom pliboniĝas kaj la bonstato de ukrainianoj malrapide kreskas.

Ĝis 1996 en la lando estis uzata la provizora valuto, la t.n. «kuponoj». En la jaro 1996 oni enkondukis novan valuton — ukrainan hrivnon. Komence de la jaro 2007 la averaĝa salajro en Ukrainio estis pritakse difinita kiel 200 eŭroj.

Nuntempe la ukrainia ekonomio estas tipa postsoveta evoluanta ekonomio. Ĝiaj plej grandaj problemoj estas la neevoluigitaj infrastrukturo, granda koruptado kaj burokratio kaj ankaŭ neklara impost-sistemo.

Ukrainio importas multe da energidonaj substancoj, ĉefe naturan gason — pro tio la lando ege dependas de Rusio (Ukrainio mem elminigas nur 25 % de la bezonata gaso, 35 % estas donataj de Rusio, la restaj 40 % venas el Centra Azio tra la vojoj, kiujn regas Rusio). Elminigado de gaso okazas grandparte en la Nord-Donecka naftogasa sektoro, kies parto troviĝas en Luhanska provinco. Samtempe, Ukrainio estas ĉefa transdonanto de gaso al Eŭropo — ĉirkaŭ 85 % de gaso venas el Rusio al Eŭropo tra Ukrainio. Dum la Glasgova Klimatkonferenco de la Unuiĝintaj Nacioj de 2021 prezidanto Zelenskij promesis ke Ukrainio ĉesigos uzadon de la karbo ĝis 2035, sed fakuloj ekde komence dubis pri plenumeblo de tiu ĉi plano kaj la ukraina ministerio pri energio respondis ke la prezidenta promeso "ne enhavas striktajn sindevigojn kaj ne signifas rezignon je karbo". Oni planis konstrui novajn nukleajn generatorojn kunlabore kun la usona Westinghouse Electric Corporation[16].

Militaj fortoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Armitaj Fortoj de Ukrainio.

Post la kolapso de Sovetio, Ukrainio havis 780-mil-kapan armeon kaj trian laŭ la grandeco nuklean armilaron en la mondo. Tamen, dum la 1990-aj jaroj, Ukrainio plene rezignis la nuklean armilaron, signife malgrandigis la rezervojn de aliaj armiloj kaj iom-post-iom malgrandigas sian armeon, planante transiri de konskripcia armeo al la profesia volontula.

Ukrainio estas deklarita kiel neŭtrala ŝtato. Ekde ĉirkaŭ 2000 ĝi planas aliĝi al NATO.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

La centro de Lvivo.

Ukrainiaj kulturo kaj tradicioj venas de tre malnova tempo; dum sia evoluo ili estis grave influitaj de la orientaj kaj okcidentaj najbaroj de Ukrainio.

Vaste konataj en la mondo estas la ukrainaj arto de pripentritaj paskaj ovoj (ukraine писанка) kaj la arto de broditaj ĉemizoj (ukraine вишиванка). La plej tradiciaj ukrainaj manĝaĵoj estas barĉo, varenikoj kaj lardo; monde konataj estas la Kieva kokinaĵa kotleto kaj la Kieva torto. Dum festaj tablumadoj ukrainianoj trinkas bieron, vinon kaj horilkon.

La familiaj roloj en la ukrainiaj familioj estas tradiciaj: viroj ĉefe respondecas pri mon-akirado, dum la virinoj pli ofte respondecas pri la hejma mastrumado. La geavoj ludas pli gravan rolon pri edukado de la genepoj, ol en Eŭropo (nemalofte, ĝuste la geavoj, sed ne gepatroj, edukas la infanojn).

Ŝtataj festoj[redakti | redakti fonton]

Dato Festo
1-a de januaro Veno de Nova Jaro
7-a de januaro Kristnasko
8-a de marto Internacia virina tago
1-a de majo kaj 2-a de majo Tago de internacia solidareco inter laboristoj
9-a de majo Tago de Venko (super Nazia Germanio en la Dua Mondmilito)
28-a de junio Tago de Ukrainia konstitucio
24-a de aŭgusto Tago de sendependeco
Ŝanĝiĝanta dato Pasko
Ŝanĝiĝanta dato Pentekosto

Esperanto en Ukrainio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (eo) Nina Danylyuk, Manieroj por transdoni la ukrainajn lingvokulturemojn en Esperanto-tradukoj, en; La problemo de traduko de la etnaj realaĵoj en la beletraj tekstoj (ppt), 2021
  2. Noto: En HeKo kaj aliaj dokumentoj oni uzas "Ukrajno", por indiki ŝtaton kie loĝas ukrainoj, rusoj, madjaroj kaj aliaj minoritatoj: ili ĉiuj estas ukrajnanoj. "Ukrajno" estas la vorto registrita en PIV fare de Gaston Waringhien (1970), dum la revizio de Duc Goninaz forigis ĝin kaj registris la radikon Ukrain-., En: HeKo 782 5-C, la 27-an de februaro 2022.
  3. Etimologie y (u) signifas ĉe kaj kраїна (krajna venas de kraj kaj signifas limo) signifas lando, do "lando ĉe la limo".
  4. La ukraina laŭ la censo de 2001 je 67,5 % estas la plej grava lingvo en la lando, longe antaŭ la rusa je 29,6 % (fonto, vidu sub la tabelo). Tiuj nombroj ne respondas al la etna proporcio de ukrainoj (77,8%) kaj rusoj (17,3%) en la landa loĝantaro laŭ la sama censo. La diferencon klarigas la fakto, ke 14,8% de etnaj ukrainoj indikis la rusan kaj 3,9% de etnaj rusoj la ukrainan kiel gepatra lingvo, kaj krome ankoraŭ estas pliaj malplimultaj etnoj, el kiuj iuj indikis la rusan aŭ ukrainan kiel unuan lingvon.
  5. Listo de Rekomendataj Landnomoj — Akademio de Esperanto
  6. Валентина Шевченко: 'Провести демонстрацію 1 травня 1986–го наказали з Москви'. Istorychna Pravda (Esperante, Valentina Ŝevĉenko: 'Oni ordonis el Moskvo okazigi manifestacion la 1-an de majo 1986'. Istorychna Pravda (en la ukraina). la 25-an de aprilo 2011. arkivita de la originalo la 26an de aprilo 2016. Prenite la 20-an de aŭgusto 2011.
  7. Ucrania prohíbe la hoz y el martillo. El Parlamento de Kiev aprueba una ley que equipara el comunismo al nazismo, Pilar Bonet, El País, 9 APR 2015 [1] Konsultita la 10an de aprilo 2015
  8. (en) David K. Li, Jonathan Allen, Corky Siemaszko, Putin using false 'Nazi' narrative to justify Russia's attack on Ukraine, experts say (Putin uzas falsan "nazian" rakonton por pravigi la atakon de Rusio kontraŭ Ukrainio, diras fakuloj), NBC News, alirite la 2-an de marto 2022.
  9. (en) John Haltiwanger. Auschwitz museum says Russia's war in Ukraine is an 'act of barbarity that will be judged by history' (Auschwitz-muzeo diras, ke la milito de Rusio en Ukrainio estas "ago de barbareco kiu estos juĝita laŭ historio"), alirite la 2-an de marto 2022.
  10. (ru) Subskribado de dokumentoj pri la rekono de la Doneckaj kaj Luganskaj Popolaj Respublikoj. Prezidanto de Rusio (la 21-an de februaro 2022).
  11. Putin reconoce la independencia de Donetsk y Lugansk, despliega al Ejército en la zona y la UE amenaza con sanciones, Público, 21a februaro 2022, alirita la 26an de februaro 2022.
  12. Alberto Sicilia, La guerra llega a las calles de Kiev, Público, 26a februaro 2022, alirita la 26an de februaro 2022.
  13. (eo) Filip Noubel, Neatendita reago de Prago post rusa invado de Ukrainio, Global Voices (Tutmondaj Voĉoj), la 27-an de Februaro 2022, alirite la 2-an de marto 2022.
  14. La urbo Kievo ne apartenas al la Kieva provinco, sed estas administre memstara regiono (unu el la 2 «urboj kun speciala statuso»).
  15. (en) The Odesa Journal (14.08.2022), reprenita de ERA.org (trilingve en, it, eo) The Ministry of Culture is developing a draft law on the special status of the English language in Ukraine (La Ministerio pri Kulturo ellaboras projekton de leĝo pri la speciala statuso de la angla lingvo en Ukrainio), la 13-an de aŭgusto 2022.
  16. La paradokso minacanta la post-karban estontecon de Ukrainio (esperante). Tutmondaj Voĉoj (2022-02-01). Arkivita el la originalo je 2023-08-25. Alirita 2023-10-31.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Politiko[redakti | redakti fonton]