Ukrainoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ukrainoj (ukraine українці [ukrajinci]) estas orient-slava etno, parolanta en la ukraina lingvo; proksimaj parencoj de la najbaraj belarusoj kaj rusoj. En la tuta mondo estas ĉ. 44-45 milionoj da ukrainoj, el ili en Ukrainio 37.541.693 (2001), en Rusio 2.942.961 (2002) kaj en Kanado 1.071.060[1]. Plurmilaj ukrainaj diasporoj estas ankaŭ en Brazilo, Kazaĥio, Germanio kaj multaj aliaj landoj.

Religio

Kredantoj estas ĉefe ortodoksuloj, sed ankaŭ katolikoj kaj protestantoj. En Ukrainio samtempe ekzistas tri ortodoksaj eklezioj (Ukraina Ortodoksa Eklezio de la Moskva Patriarkio, Ukraina Ortodoksa Eklezio de la Kieva Patriarkio kaj Ukraina Aŭtokefala Ortodoksa Eklezio).

Notoj

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Ĝermo-etnografio

Ŝablono:LigoElstara