Uladzimir Ĵilka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Uladzimir Ĵilka
Persona informo
Уладзімір Адамавіч Жылка
Naskiĝo 27-an de majo 1900 (1900-05-27)
en Makašy
Morto 1-an de marto 1933 (1933-03-01) (32-jaraĝa)
en Urĵum
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Tombo Urĵum vd
Etno belorusoj vd
Lingvoj belorusarusaĉeĥa vd
Ŝtataneco Rusia ImperioDua Pola RespublikoSovetunio vd
Alma mater Dzvinsk State Belarusian Gymnasium • Universitato de KaroloQ117837782 vd
Partio Belarussian Socialist-Revolutionary Party vd
Profesio
Okupo lingvistopublikigisto • literatursciencisto • tradukisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Uladzimir Ĵilka (beloruse - Уладзімір Жылка, 27-an de majo 1900 - 1-an de marto 1933), belorusa poeto, tradukisto, kritiko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝis en kamparula familio, finis en urba lernejo en Mir (1914), kune kun gepatroj translokiĝis en Minsk. Dum Unua mondmilito, liaj familianoj vivis kiel rifuĝintoj en Tula gubernio. Studis en agronoma lernejo (1915-1917). De 1917 vivis en Minsk, eldonadis siajn verkojn en lokaj ĵurnaloj, laboris kiel agronomo en ŝtata bieno apud Minsk (1918-1919). Aŭtune 1920 malsaniĝis pro tuberkulozo, kaj translokiĝis al sia avo en vilaĝo Padlesse, apud Navagrudak. Post subskribo de Riga packontrakto, restis en Okcidenta Belorusio, laboris en belorusa librovendejo. Fugante de persekutoj de pola registaro, forveturis en Kovno, poste en Dvinsk. Studis en belorusa gimnazio en Dvinsk, en februaro de 1923 forveturis en Ĉeĥoslovakio, ĝis 1926 vivis en Prago, kie studis en universitato. En Prago redaktis ĵurnalon "Nova radio".

En la jaro 1926 venis en Minsk por partopreni en akademia konferencio pro reformo de belorusa ortografio. Restis en Belorusa SSR. Laboris en gazeto, instruis belorusan literaturon en Minska muzikista profesia lernejo. Membriĝis en Literatura unio "Junularo" kaj en Literatura unio "Altaĵo". En la jaro 1930 estis arestita, kaj en 1931 estis kondamnita al 5-jara ekzilo, kiu plenumis en Urĵum, kie laboris kiel instruisto de literaturo en loka medicina profesia lernejo. Mortis pro tuberkulozo kaj estis entombigita en loka tombejo. Volis esti entombita en Vilno, en la urbo, kia li ege amis.

Li estis rehonorigita en la jaro 1960.

Debutis per versoj en gazetaro en 1920 en okcidentbelorusaj eldonoj. Aŭtoro de poemo "Fantazio" (Vilno, 1923), versaro "Sur vojkruciĝo" (1924. Vilno), "El kampoj de Oksidenta Belorusio" (Minsk, 1927), versaro "Versoj" (Minsk, 1970), verkaro "Kampoj" (versoj, tradukoj, artikoloj, Minsk, 1986).

Tradukis apartajn versojn de Aleksandro Blok, Adam Mickiewicz, kaj aliaj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Жылка Уладзімір //Беларускія пісьменнікі (1917-1990): Даведнік; Склад. А. К. Гардзіцкі. Нав. рэд. А. Л. Верабей. Мн. :Мастацкая літаратура, 1994. - 653 с.: іл.ISBN 5-340-00709-X

Жылка уладзімір //Беларускія пісьменнікі: Бібліябіяграфічны слоўнік. у 6 т. / пад рэд. А. І. Мальдзіса. Мн. : Бел Эн, 1992-1995. т. 2.

  • Маракоў Л. У. эпрэсаваныя літаратары, навукоўцы, работнікі асветы, грамадскія і культурныя дзеячы беларусі, 1794-1991. Энц. даведнік. У 10 т. Е. 1. Мн., 2003. ISBN 985-6374-04-9
  • Калеснік У. Ветразі Адысея: Уладзімір Жылка і рамантычная традыцыя ў беларускай паэзіі. Мн., 1977
  • калеснік У. усё чалавечае. Мн., 1993
  • ЭГБ, т. 3