Ulaanbaataro
El Vikipedio
| Ulaanbaatar | |||
|---|---|---|---|
|
|
|||
| Administrado | |||
| Statuso | Urbo | ||
| Lando | Mongolio | ||
| Ŝtato | Mongolio | ||
| Provinco | Ulaanbaataro | ||
| Poŝtkodo | 210 xxx | ||
| Aŭtokodo | УБ_ (_ variabla) | ||
| Telefona antaŭkodo | +976 (0)11 | ||
| Kodo laŭ | MN-1 | ||
| Retpaĝaro | http://www.ulaanbaatar.mn/ | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 1 044 500 | ||
| Loĝdenso | 222 loĝ./km2 | ||
| Geografio | |||
|
|
Koordinatoj: | ||
| Alto | 1 350 m | ||
| Areo | 4 704,4 km² | ||
| Horzono | +7 | ||
Ulaanbaatar (mongole Улаанбаатар) en Esperanto Ulan-Batoro estas la ĉefurbo de Mongolio. Ĝi situas nordokcidente en Mongolio, ĉe la bordo de la rivero Tuul, en la valo de la montaro Bogdo Uul.
Loĝantaro: 1 300 000 (2009)
La urbo estis fondita en 1639 kiel Urgoo (ruse: Urga), ĝi prosperis en la 1860-aj jaroj kiel komerca centro inter Rusio kaj Ĉinio. Mongolio deklaris en 1911 sian sendependiĝon kaj en 1924, kiam la urbo iĝis la ĉefurbo de la Mongolia Popola Respubliko, la nomo estis ŝanĝita al Ulaanbaatar (ruĝa heroo en la mongola lingvo) honore al la nacia heroo Sukhbaatar, kiu liberigis Mongolion de la Ĉinia povo kaj invitis la Ruĝan Armeon de Sovetunio. Lia statuo staras en centro de Ulan-batoro
La urbo havas trajnan konekton al Moskvo per la Tra-Siberia Fervoj(lini)o kaj ankaŭ al Pekino.
Enhavo |
[redakti] Gravaj vidindaĵoj
- Gandan-monaĥejo
- Lama-monaĥejo
- Suche-Baatar-Placo
- Palaco de Bogd Khan
- Memoraĵo de Ĝingis-Ĥano
La areo de la urbo estis ĉefripozejo de la khalkha-mongola Geresenjhe Batur, kiu tie establis en 1513 la "granda khalkha-hordo"-n. Li ricevis la honornomon de "Ulaanbaatar Choto".
[redakti] Esperanto
Dudeko da studentoj eklernas Esperanton sub la gvido de instruisto Balduuziin Dorg' ĉe Instituto de la Sociaj Sciencoj.
En junio, 2010, estas planata la 6a Azia Kongreso de Esperanto en la urbo.
[redakti] Partneraj urboj
Tjanĝino, Ĉinio
Tajpeo, Tajvano
Seulo, Suda Koreio
Denvero (Koloradio), Usono
Gold Coast (Queensland), Aŭstralio

