Ulisse Aldrovandi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ulisse Aldrovandi
Persona informo
Naskiĝo 11-an de septembro 1522 (1522-09-11)
en Bolonjo,  Papa Ŝtato
Morto 4-an de majo 1605 (1605-05-04) (82-jaraĝa)
en Bolonjo,  Papa Ŝtato
Lingvoj latina
Ŝtataneco Papa Ŝtato
Alma mater Universitato de PadovoUniversitato de Bolonjo
Okupo
Okupo entomologo • natursciencisto • botanikisto • ornitologo • zoologo • pentristo • kuracistopedagogo • universitata instruisto • geologo
Verkoj Monstrorum historia
vdr

Ulisse ALDROVANDI ([[[Helpo:Prononcindiko|ulisse aldrovandi]]] (konata ankaŭ kiel Ulysses ALDROVANDUS aŭ simple Aldrovandus); naskiĝis la 11-an de septembro 1522 en Bolonjo, mortis la 4-an de majo 1605 en Bolonjo) estis itala kuracisto kaj natursciencisto.

Li unue fariĝis komercisto. Poste studis diversajn fakojn, i.a. juron, filozofion, matematikon, naturan historion kaj medicinon. Ekde 1560 li okupis profesoran postenon en la Universitato de Bolonjo. En la jaro 1568 li samloke fondis Botanikan Ĝardenon.

Aldrovandi (apud Conrad Gesner) estas konsiderata unu el la fondintoj de la moderna zoologio. Precipe liaj detalaj sistematikaj ekzamenoj lin famigis.

Lia ĉefverko estas la 11-voluma Historia animalium. El ĝi ĉefe la tri volumoj pri birdoj (Ornithologia), kompletigantaj la samnoman verkon de Gesner, akiris famon.

En Historia Monstrorum li - sen kritika ekzameno - priskribis diversajn fabelajn estaĵojn (ekz. ĥimeron kaj centaŭron), kies ekziston oni tiutempe ne pridubis. Tria konata verko estas De Monstris. Ĝi temas pri diversaj misformaĵoj de homaj korpoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]