Uljanovsk
| Uljanovsk (Ульяновск) | |||
|---|---|---|---|
|
|
|||
| Administrado | |||
| Lando | Rusio | ||
| Provinco | Uljanovska | ||
| Urbestro | Aleksandr Pinkov | ||
| Ĝemelurboj | vd. la liston | ||
| Poŝtkodo | 432000 | ||
| Aŭtokodo | 73, 173 | ||
| Telefona antaŭkodo | (+7) 8422 | ||
| Kodo laŭ OKATO | 73401 | ||
| Retpaĝaro | http://ulmeria.ru (rus.) | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 613 800 (2010) | ||
| Geografio | |||
|
|
54°19′N 48°23′O / 54.317°N, 48.383°OKoordinatoj: 54°19′N 48°23′O / 54.317°N, 48.383°O | ||
| Alto | 150 m | ||
| Areo | 622,46 km² | ||
| Horzono | +4 | ||
|
|
|||
Uljanovsk (ruse Улья́новск) (ĝis la jaro 1924 Simbirsk (Симби́рск)) estas granda urbo en Rusio, administra centro de Uljanovska provinco. Situas sur Volgia altebenaĵo, surborde de riveroj Volga (Kujbiŝeva akvujo) kaj Svijaga en loko de ilia pleja proksimeco. Troviĝas je 893 kilometroj oriente de Moskvo.
Fondita en la jaro 1648 laŭ ukazo de la caro Aleksej Miĥajloviĉ kiel fortikaĵo por defendi orientajn limojn de la Moskva ŝtato kontraŭ razioj de nomadoj.
Loĝantaro 613 800 homoj (2010)[1].
La interurba telefona kodo estas 8422, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj.
En la urbo estas fervoja stacio (ekde 1898) kaj 2 flughavenoj.
Uljanovsk estas naskourbo de Vladimir ULJANOV (Lenin).
Nomo[redakti]
Komenca nomo de la urbo estas Sinbirsk (Синби́рск). Ekzistas kelkaj supozoj pri ĝia deveno – ekzemple, laŭ nomo de duko de volgiaj bulgaroj Sinbir (Simbir), kiu loĝis tie[2]. Ekde 1780 la urbon oni nomas Simbirsk (Симби́рск). Tamen aliaj kritikas tiun etimologion[3]. M. Fasmer en la etimologia vortaro mencias konformecon de la rusa kaj ĉuvaŝa nomoj: Симбирск ~ Чĕмпĕр[4].
En 1924 Simbirsk estis renomita al Uljanovsk (Улья́новск) omaĝe al V. I. Uljanov (Lenin), kiu naskiĝis en la urbo. En 2008 tiama urbestro Sergej Jermakov proponis revenigi la historian nomon, ĉar la urbo estis renomita pro politikaj kialoj sen demandi la loĝantojn[5]. Plimulto de la loĝantoj, laŭ sociologia esploro[6], estas kontraŭ la rea renomigo.
Geografia situo[redakti]
Geografiaj koordinatoj de la urbo estas 54°19′N 48°23′O / 54.317°N, 48.383°OKoordinatoj: 54°19′N 48°23′O / 54.317°N, 48.383°O. Sur la sama latitudo situas urboj: Rjazanj, Kaluga (Rusio), Gdansk (Pollando), Kijlo (Germanio), Belfast (Granda Britio).
Uljanovsk situas sur monteta ebenaĵo je altecoj 80-160 m super mara nivelo. Sur la dekstra bordo de Uljanovsko (en la centro) leviĝoj kaj malleviĝoj estas pli oftaj ol sur la maldekstra bordo (distrikto Zavolĵskij). Longo de la urbo de nordo al sudo – 20 km, de okcidento al oriento – 30 km. Nekutime granda areo de la urbo (622,46 km²) rezultiĝas pro ekzisto de vastaj industriaj zonoj kaj Volgo, kies parto estas ankaŭ konsiderata.
Uljanovsk estas granda transporta punkto inter Centra Rusio kaj Uralo. Najbaraj regionaj centroj troviĝas je 3-5 horoj de aŭtoveturado. La urbo situas en arbarstepa zono. En centra parto de la urbo ekzistas subtera rivero Simbirka, kiu alfluas al Svijaga.
Horzono[redakti]
Uljanovsk, kaj ankaŭ la tuta Uljanovska provinco, situas en la horzono MSK (UTC+4).
Administra divido[redakti]
La urbo estas oficiale dividita al kvar[7] urbaj distriktoj:
Loĝantaro[redakti]
Uljanovsk estas multnacia urbo[8]. Plimulto estas rusoj. Loĝas ankaŭ tataroj, ĉuvaŝoj, erzioj, mokŝanoj kaj aliaj etnoj de Volgio.
|
|
Uljanovsk estas urbo kun granda parto de alveninta loĝantaro. Multaj homoj venis al la urbo en 1970—1980-aj jaroj el diversaj partoj de USSR pro t.n. "altlerneja distribuo".
Historio[redakti]
Fondita en la jaro 1648 laŭ ukazo de la caro Aleksej Miĥajloviĉ kiel fortikaĵo Sinbirsk (poste Simbirsk). La fondinto estis vojevodo Bogdan Ĥitrovo.
Aŭtune 1670 armeo de Stepan Razin sieĝis Simbirskon. Razin ne sukcesis fini la sieĝon, la 4-an de oktobro li estis vundita en batalo. Liaj kamaradoj portis lin al la rivero, metis en boaton, kaj startis suben laŭ Volga [9]. Pro la sukcesa defendado de Stepan Razin la unua blazono de Simbirsk estis atribuita al la urbo en 1672.
En 1774 kaptita Emeljan Pugaĉov estis transportita al Simbirsk. Juĝesploristoj pridemandadis lin de la 2-a ĝis la 6-a de oktobro. La 26-an de oktobro oni veturigis lin el Simbirsk al Moskvo.
En 1780 Simbirsk iĝis ĉefurbo de ĵus aperinta regiono el 13 ujezdoj. De 1796 Simbirsk estas centro de gubernio.
En 1864, la 12-an de aŭgusto komenciĝis la plej terura incendio en Simbirsk, ĝi daŭris 9 tagojn. Nur kvarono de la urbo restis netuŝita. Biblioteko Karamzin, monaĥejo Spasskij, 12 preĝejoj, ĉefpoŝtejo, ĉiuj plej bonaj privataj konstruaĵoj forbrulis.
En 1898 la urbo estis ligita per fervojo kun Inza, komence de la 20-a jarcento – kun Bugulma.
Unu el la plej fruaj bibliotekoj de Volgio – Publika biblioteko Karamzin – aperis en Simbirsk en 1848. La unua vira klasika gimnazio estis lanĉita en 1809, la virina gimnazio Mariinskaja - en 1864. En 1913 en la urbo funkciis jam du viraj kaj tri virinaj gimnazioj.
En diversaj tempoj Simbirsk estis centro de koncerna distrikto aŭ provinco, kiuj havis diversajn nomojn (ujezd уезд, namestniĉestvo наместничество, provinco, gubernio ktp) kaj diversajn areojn.
Post la Oktobra Revolucio de 1917 en la urbo ekregis Soveta potenco. La 21-an de julio 1918 rusa-ĉeĥa taĉmento de blankuloj (t.n. blankaj ĉeĥoj) sub gvido de Vladimir Kappel reprenis Simbirskon de la ruĝarmeanoj. La 12-an de septembro 1918 la urbon refoje prenis la Ruĝa Armeo, tion faris Simbirska Fera Divizio de Gaja Dmitrijeviĉ Gaj.
En 1924 Simbirsk estis renomita al Uljanovsk. En 1930-aj jaroj la Soveta potenco detruis preskaŭ ĉiujn templojn kaj preĝejojn en la urbo.
Dum Granda Patriota Milito en Uljanovsko funkciis evakuita Moskva Patriarkejo. Ankaŭ kelkaj uzinoj kaj fabrikoj estis evakuitaj el Moskvo, inter ili aŭtofabriko nome de Stalin, kiu iĝis bazo de la nuna aŭtofabriko UAZ.
La 19-an de januaro 1943 Uljanovsk iĝis administra centro de restarigita Uljanovska provinco.
Por digne festi 100-jaran jubileon de V. I. Lenin, la soveta registaro decidis plene rekonstrui la urbon. En 1969-1970 jaroj en la urbo aperis multaj modernaj konstruaĵoj: hotelo "Venec", Lenin-memorejo, Palaco de Sindikatoj, konstruaĵoj de Uljanovska Ŝtata Pedagogia Universitato, Uljanovska Regiona Scienca Bilblioteko (Palaco de Libroj) ktp. En 1970 la urbo ricevis ordenon de Lenin pro elstaraj laboraj sukcesoj de ĝiaj loĝantoj kaj bonega preparado por centjara jubileo de V. I. Lenin.
De tiu tempo Uljanovsk iĝis grava turisma centro de USSR. La urbo ne estis fermita, diference de kelkaj aliaj regionaj centroj, tamen oni ne permesis al eksterlandaj gastoj deflankiĝi de la turisma itinero.
En 1983 en Uljanovsko okazis tragedio: granda rivera ŝipo "Aleksandr Suvorov" koliziis kun fervoja ponto trans Volga. Pli ol 170 homoj pereis pro la akcidento. La katastrofo okazis kulpe de direktilisto kaj deĵoranta navigisto, kiuj direktis la ŝipon al neŝipirebla arko de la ponto.
Post la disfalo de Soveta Unio turisma graveco de Uljanovsk draste malgrandiĝis. En 1990-aj jaroj la urbo kune kun la tuta lando travivas malfacilan periodon – falo de industria produktado, senlaboreco kaj malriĉiĝo de la loĝantaro. Pozitivaj ŝanĝoj komenciĝis en 2000-aj jaroj – iom vigliĝis fabrikoj, ekkreskis homaj enspezoj.
Ekonomio kaj industrio[redakti]
Ekonomia bazo de la urbo estas maŝinkonstruado kaj metaloprilaborado; gravas ankaŭ elektroenergetiko, vendado kaj konstruado. Poste sekvas bankaj aferoj, servado, turismo, manĝa kaj malpeza industrioj.
En Uljanovsk funkcias multaj entreprenoj: fabrikoj kaj uzinoj.
Funkcias ankaŭ multaj tutfederaciaj kaj lokaj vendaj retoj, restoracioj, kafejoj ktp.
Transporto[redakti]
Kulturo[redakti]
Religio[redakti]
Ĝemelurboj[redakti]
Klerigado[redakti]
Amaskomunikiloj[redakti]
Telekomunikado[redakti]
Klimato[redakti]
Vidindaĵoj[redakti]
Historiaj personoj[redakti]
Interesaj faktoj[redakti]
Esperanto[redakti]
En la urbo funkcias Uljanovska Esperanto-klubo. Estas gastigantoj de Pasporta Servo tie.
Volgia Esperanto-Renkontiĝo pasis en Uljanovsk kelkfoje.
Vidu ankaŭ[redakti]
Notoj[redakti]
- ↑ Города с численностью населения 100 тысяч человек и более (rus.)
- ↑ П. Мартынов. Город Симбирск за 250 лет существования. 1898 г. (rus.)
- ↑ [Географические названия России : топонимический словарь : более 4000 названий географических объектов России / Е. М. Поспелов. — М. : АСТ: Астрель, 2008. — С. 456]
- ↑ [Этимологический словарь русского языка / М. Фасмер; пер. с нем. и доп. чл.-кор. РАН О. Н. Трубачева. — 3-е изд., стер. — СПб. : Изд-во «Азбука», Изд. центр «Терра», 1996. — Т. 3. — С. 622—623]
- ↑ Ульяновск снова станет Симбирском (rus.)
- ↑ Город Ульяновск — новости и всё о городе: Ульяновск могут переименовать без референдума (rus.)
- ↑ Мэрия города Ульяновска | О городе — Паспорт города (rus.)
- ↑ Из этнической истории Ульяновского края (rus.)
- ↑ Симбирск и С. Т. Разин (rus.)