Ulm

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri la aliaj signifoj de ULM rigardu en ULM.


Ulm estas universitata urbo en la germania federacia lando Baden-Virtembergo. Ĝi estas la administra sidejo de la distrikto Alb-Donau (Ĵuraso-Danubo), sed ne apartenas al ties teritorio, sed konsistigas eksterdistriktan urbon ene de la distriktaro Tübingen. Krome ĝi estas parto de la regiono Danubo-Iller, kiu kovras teritorion kaj de Baden-Virtembergo kaj de Bavario.

Ulm havas 120.000 loĝantojn; ĝiaj koordinatoj estas 48° 24′ N 09° 59′ O / 48.400 °N, 9.983 °O / 48.400; 9.983 (mapo)Koordinatoj: 48° 24′ N 09° 59′ O / 48.400 °N, 9.983 °O / 48.400; 9.983 (mapo). Ĝi situas je rivero Iller, kiu tie konsistigas la orientan limon de Baden-Virtembergo. Tamen Ulm ne situas rande de sia alemana lingvo-regiono, ĉar ankaŭ la bavaria provinco Ŝvabio, aliflanke de la rivero, estas alemana.

Blazono de Ulm

Blazono

Ulm havas unu el la plej simplaj imageblaj blazonoj: Ŝildon, kiu supre estas nigra kaj sube blanka.

Ĝemelurboj

Ulm ne havas oficialan ĝemelurbon. De 1986 tamen ekzistas privata ĝemeleca asocio, kiu flegas kontaktojn al la urbo Jinotega en Nikaragvo.

Katedralo

Katedralo de Ulm
Vidu ĉefartikolon: Katedralo de Ulm

La gotika katedralo de Ulm havas la plej altan preĝejan turon en la mondo, ĝi altas 161,53 metrojn.

La katedralo (nun protestanta) estis fondita la 30-an de junio 1377, ĉar tiutempe ne ekzistis kristana preĝejo ene de la urbaj muroj. La konstruado daŭris longe; je la oficiala inaŭguro kaj konsekrado en 1405 ĝi neniel estis preta, sed nur kovrita de provizora tegmento. Jam la tiama konstruestro, Ulrich Ensinger, projektis turon 150 metrojn altan. Sed en 1543, post la konvertiĝo de Ulm al protestantismo, la turo atingis nur ĉ. 100 metrojn.

La finkonstruado de la turo okazis nur inter 1885 kaj 1890. La turo estas vizitebla kaj donas belan vidon al la urbo.

Naskiĝis en Ulm

Esperanto en Ulm

El inter la movadaj eventoj en la urbo ekzemple menciiĝu, ke inter la 27-a de decembro 1970 kaj la 3-a de januaro 1971 la 14-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en Marburg kaj pritraktis la temon "La rolo de la specife mallonga filmo".

Eksteraj ligiloj

greke oficialaj paĝoj de la urbo Ulm

Ŝablono:LigoLeginda