Ulrich Farrenkopf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ulrich Farrenkopf
Persona informo
Naskiĝo 22-a de februaro 1975
en Germanio Miltenberg, Germanio
Lingvoj Esperanto
Nacieco germano
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Verkis en Esperanto Die Entwicklung des Korsischen zur modernen Kultursprache, eine Fallstudie zu Sprachausbau und Sprachpolitik, 2011, ISBN 3-86143-195-5
Aliaj aktivaĵoj GEJ
vdr

Ulrich Farrenkopf (naskiĝis la 22-an de februaro 1975 en Miltenberg) estas germana esperantisto. En la 1990-aj kaj 2000-aj jaroj estis membro de la komisiono de GEJ pri organizado de renkontiĝoj[1] kaj poste okupiĝis pri eksteraj rilatoj de Germana Esperanto-Junularo (partatempe ankaŭ kiel estrarano). Li ekde tiam ofte estas la reprezentanto de GEJ en la asembleo de la asocio Deutscher Bundesjugendring (DBJR), la Germana Federacia Junulara Ligo.

Ekde 2000 li reprezente de GEJ kaj DBJR prijuĝas ĉe la institucio "Freiwillige Selbstkontrolle der Filmwirtschaft" (FSK, libervola memkontrolo de la filma industrio), ĉu filmoj povus endanĝerigi la psikan sanon de infanoj kaj sekve estus blokendaj de junaj aĝgrupoj.

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Post dek lernejaj jaroj en Miltenberg, li abiturientiĝis inter la jaroj 1991 kaj 1994 en internulejo de la katolika gimnazio Vinzenz-Pallotti-Kolleg de Rheinbach. De 1994 ĝis 2002 li studis en la bonna universitato kaj sekve de tio doktoriĝis pri la korsika lingvo. Paralele li plustudis en Speyer kaj Bochum. Post la doktoriĝo li komencis edukiĝon kiel nekuracista psikoterapiisto de infanoj kaj adoleskuloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ekzemple en Die Deutsche Esperanto-Jugend stellt sich vor (la teamo de GEJ sin prezentas), eldono 1995, paĝo 8