Ulrich Lins
El Vikipedio
(Alidirektita el Ulrich LINS)
| Ulrich Lins | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
![]() |
||||||
| Historiisto | ||||||
| Dato de naskiĝo | 4-an de aŭgusto 1943 | |||||
| Loko de naskiĝo | Bonn, Germanio | |||||
| Nacieco | germano | |||||
|
Verkoj kaj aliaj
|
||||||
Ulrich LINS [ULriĥ LINS] estas historiisto naskita en Bonn (Germanio) en 1943. Li studis historion, politikan sciencon kaj japanologion en la universitatoj de Kolonjo kaj Bonn. En 1971 kaj 1972 li estis gastesploranto en la Universitato de Tokio. Li doktoriĝis per tezo pri la historio de Oomoto. Profesie, li okupiĝis pri la interŝanĝo de universitatanoj inter Germanio kaj aliaj landoj.
Li estas edziĝinta kaj havas du infanojn, inter ili Marko Naoki Lins.
Li lernis Esperanton en 1958 kaj havis interalie la jenajn funkciojn en la movado :
- 1964-1969: Estrarano de TEJO
- 1967-1969: reprezentanto de TEJO ĉe la estraro de UEA
- 1970-1974: kunredaktoro de Kontakto (kun Simo Milojević)
- Dum kelkaj periodoj kaj ekde 1986: komitatano de UEA
- 1989-1995: vicprezidanto de UEA
[redakti] Verkoj
- Aŭtoro de:
- La danĝera lingvo (eldonoj: 1973, 1988, 1990), aperinta ankaŭ en la lingvoj japana, germana, itala, rusa kaj litova.
- Utila Estas Aliĝo. Tra la unua jarcento de UEA, UEA: Roterdamo 2008
- Kunredaktoro de:
- Esperanto en perspektivo (kun Ivo Lapenna kaj Tazio Carlevaro, 1974)
- Germanlingva libro pri german-japanaj rilatoj (1977)
- Dekdu-voluma japanlingva verko pri Germanio (1981-1986)
- Duvoluma verko japanlingva pri Germanio (1992, 1999)
[redakti] Eksteraj ligiloj
| Trovu « Ulrich Lins » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
