Ulrich Matthias

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ulrich Matthias (en 2010)

Ulrich MATTHIAS (naskiĝis la 7-an de junio 1966 en Bad Pyrmont) estas germana esperantisto.

Li lernis Esperanton en Heidelberg en 1986 kaj estas aŭtoro de Esperanta beletro, inkluzive la originalan romanon Fajron sentas mi interne (1990), kaj de kursoj kaj informiloj pri Esperanto en la germana. Li doktoriĝis pri matematiko en 1994 kaj de 1996 laboras kiel asekura matematikisto en Wiesbaden. Li konatiĝis kun sia ĉina edzino Nan Matthias-Wang en la IJK 2000 en Honkongo kaj havas kun ŝi du infanojn.

En 1999 aperis lia germanlingva libro "Esperanto – das neue Latein der Kirche", kiu celas disvastigi Esperanton kiel komunikilon en la kristana(j) eklezio(j). Ĝi intertempe aperis en 7 alilingvaj versioj:

En 2008 li gvidis la redaktadon de la vortaro Kleines Wörterbuch Deutsch - Esperanto Esperanto - Deutsch surbaze de la Weltsprachenwörterbuch de Dietrich M. Weidmann. La dudirekta vortaro kun entute ĉ. 30.000 kapvortoj aperis ĉe Marix Verlag.

Matthias estas dumviva ano de la Internacia Sciencista Kolegio de AIS San-Marino.

Li estis vicprezidanto de Europa - Demokratie - Esperanto (EDE-Germanio) de 2008 ĝis 2010 kaj kandidatis en la Eŭropaj balotoj 2009 sur la tria loko de ties tutlanda listo. Post tiuj ĉi balotoj, li iniciatis la fondon de la tutmonda esperantista partio UNU MONDO.

La 5-an de septembro 2010, li elektiĝis trezoristo de la germana sekcio de UNU MONDO (Eine-Welt-Partei e.V.).

[redakti] Eksteraj ligiloj

Faces-nevit.svg Trovu « Ulrich Matthias » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
Ekstera ligilo  Lia retejo (germane, Esperante)
Ekstera ligilo  Retejo de UNU MONDO (Esperante) / Eine-Welt-Partei (germane) administrata de li
Ekstera ligilo  Verkoj de kaj pri Ulrich Matthias en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj