Ulrich Stiehl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ulrich Stiehl
Persona informo
Naskiĝo 23-an de decembro 1947 (1947-12-23) (76-jaraĝa)
en Wiesbaden
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo verkisto vd
Aktiva en Heidelberg vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ulrich Walter STIEHL (naskita la 23-an de decembro 1947 en Wiesbaden) estas germana verkisto de faklibroj pri lingviko, la sanskrita lingvo kaj komputilprogramado.

Agado[redakti | redakti fonton]

Li verkis plurajn faklibrojn kaj artikolojn por fakgazetoj. En la 1980-aj jaroj li kreis diversajn programaron. De septembro 1984 ĝis marto 1987 li eldonis la komputilan magazinon Peeker pri la komputilo Apple II. Ĝis 2004 li laboris kiel trejnisto por la eldonejoj Hüthig kaj Bibliographisches Institut & F. A. Brockhaus. Li loĝas en Hajdelbergo.

Lia verko Sanskrit-Kompendium estas moderna lernolibro de la sanskrita lingvo kiu diferencas de multaj aliaj per novaj metodoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Faklibroj
Artikoloj
  • i.a. por la sekvantaj gazetoj: Börsenblatt, Buchmarkt, Peeker Magagzin für Mikrocomputer, Computer Persönlich, Computer Applications in the Laboratory (CAL)
Programaro
  • MUM Macro Utilities Master. Heyden 1983
  • DB-Meister, Adreß-, Kartei- und Schemabriefprogramm. 2. Auflage 1986
  • ProDOS-Editor 1.0, Applesoft-Editor unter ProDOS-Betriebssystem. Hüthig 1984
  • INPUT 1.0, A Professional Data Entry Utility. Hüthig 1983
  • MMU 2.0, Memory Management Utilities. Hüthig 1984
  • Softbreaker, Eine softwaremäßige Interrupt-Utility. Hüthig 1984

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]