Ulrich Wickert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ulrich Wickert

Ulrich WICKERT (Ulriĥ Vikert) naskiĝis la 2-an de decembro 1942 en Tokio kaj estas germana ĵurnalisto kaj verkisto.

Junaĝo

Ulrich wickert naskiĝis en Tokio ĉar lia patro, Erwin Wickert, laboris en la germana ambasadorejo en Japanio. Li studis en Heidelberg kaj Parizo (li hodiaŭ tre bone parolas la francan lingvon), ĉar lia patro laboris en la germana delegitaro en la NATO.

Dum la 1960-aj jaroj, li studis politiksciencon kaj juron en Bonn, kaj estis stipendiulo en la Wesleyan University (Usono). Li jurdiplomiĝis en la jaro 1968 kaj ekis sian karieron ĉe ARD (germana televido).

Kariero ĉe ARD

Lia plej granda posteno estis en Tagesthemen, de la 1-a de julio 1991 ĝis la 31-a de aŭgusto 2006.