Ulrich von Hutten
Ulrich von HUTTEN naskiĝis je la 21-a de aprilo 1488 en kastelo Steckelberg (nun historia ruino kaj parto de la urbo Schlüchtern en la federacia lando Hesio de Germanio). Li studis en germanaj kaj italaj universitatoj, verkis poeziaĵojn kaj iĝis fervora ano de Martin Luther. Post subteno al fiaskinta ribelo li devis ekziliĝi en Svislando.
Ulrich von Hutten mortis je la 29-a de aŭgusto 1523 sur insulo Ufenau en lago Zürichsee (Svislando) pro sifiliso.
Lia eldiro "Die Luft der Freiheit weht" ("blovas la vento de libereco") iĝis moto de la Universitato Stanford.
Verkoj
- Epistolae obscurorum virorum (2-a parto; "leteroj de obskuraj viroj", reage al "Epistolae clarorum virorum" de Johano Reuchlin)
- Ars Versificandi, poetika instrulibro
- Vadiscus, kontraŭ la papeco