Ultimato de Ĥruŝĉov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La ultimato de Ĥruŝĉov estas mesaĝo adresita la 27-an de novembro 1958 de Nikita Ĥruŝĉov al la venkintoj de la dua mondmilito. Oni nomas tiun mesaĝon ankaŭ foje Berlin-ultimato.

En la mesaĝo, Sovetio postulis la transformon de la okcidenta Berlino al memstara politika unuo, do sendepende de la okcidenta kaj orienta Germanioj. Tiu mesaĝo enhavis ankaŭ postulon pri forigo de la okcidentaj aliancanoj el Berlino. Sovetunio postulis tion, ĉar ĝia vera celo, la unuiĝo de Berlino kaj la Germana Demokratia Respubliko ŝajnis nerealigebla.

Sovetunio minacis, se la postuloj ne estos plenumitaj post ses monatoj, ke ĝi donos la ŝtatan suverenecon al la GDR, kiu tiam havos la kontrolon de ĉiuj trafikvojoj al okcidenta Berlino. Tiel oni intencis haltigi la fuĝmovadon de oriento alokcidenten tra okcidenta Berlino.

Sovetunio minacis ankaŭ per milito al kiu partoprenus ĉiuj ŝtatoj de la Varsovia kontrakto. La reago de la tri okcidentaj potencoj kaj de la urbestro de okcidenta Berlino, Willy Brandt, estis malakceptego.

Flanke de la okcidentaj potencoj post la Berlina ultimato estis starigitaj la tri principoj:

  1. rajto de la okcidentaj potencoj pri ĉeesto en Berlino,
  2. rajto de la okcidentaj potencoj pri aliro al Berlino,
  3. protekto de la rajtoj kaj vivmaniero de la okcident-berlinanoj far la okcidentaj potencoj.

Tiuj principoj estis sekurigitaj en junio 1972 de la kvarpotenca konvencio pri Berlino.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Video[redakti | redakti fonton]