Ultramontanismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ultramontanismo estas orientiĝo favora al la papa supereco spirita kaj juridikcia super la politika povo (en religiaj aferoj kaj aparte en la nomumo de la episkopoj), opone al galikanismo. Tiu vorto devenas de la itala Ultramonte kiu signifas transmonta, do aliflanke de la Alpoj, en Italio. Tio estas orientiĝo precipe franca. Naskita en la 16-a jarcento inter la katolikoj de la katolika Ligo dum la religiaj militoj, tiu orientiĝo reaperis en la 17-a jc fronte al la nekatolikaj aliancoj de Ludoviko la 14-a. En la 18-a jc, ultramontanismo intermiksiĝas kun la batalo kontraŭ la parlamenta kaj anglikana jansenismo. Ĝi do estas subtenata precipe de la Jezuitoj.

Fronte al la progreso de la politikaj reĝimoj pli kaj pli apartaj de religio, kaj post la religia traŭmatismo, kius estis la franca Revolucio, ultramontanismo trudiĝis en la 19-a en la francaj kolektivaj pensmanieroj.

Historia kunteksto[redakti | redakti fonton]

  • La historia kunteksto, en kiu kreskas ultramontanismo estas tiu de la Restaŭrado en Francio, tio estas politika movado kiu, ekde la franca reĝo, Karolo la 10-a, tendencas kontraŭi la francan Revolucion. Ĝiaj ĉefaj pensuloj estis Joseph de Maistre kaj Louis de Bonald.
  • Pli vaste en Eŭropo, ĝi staras kontraŭ la politika moderneco reprezentata per la homaj rajtoj, la Printempo de la popoloj kaj la aspiro al demokratio.
  • La ekonomiaj kaj politikaj ŝanĝiĝoj, karakterizaj de tiu moderneco, heredinta de la industria revolucio pli multiĝas tiel ke la teknologio ŝajnas fariĝi la kerno de la moderneco. La celeco de la socio ŝajnas esti la laikigado kaj la sekularigo. La katolikismo spertas malfacilaĵojn por ekzisti en tiu kunteksto. La katolika eklezio klare situas en la kampo de la konservatismo, kaj eĉ de la kontraŭago, dum la Restaŭrado.

Samtempe, la legado kaj la skribado forte disvastiĝis en ĉiuj klasoj de la socio, estigante multajn kontestojn en deziro de individua emancipiĝo..

Ekde la jaroj 1850, Eŭropo kaj Usono estas trafitaj de la intelekta revolucio : estas plena disvolviĝo de alfabetizado. En la 18-a jc, publiko el legantoj kreiĝis, kaj pro tio estis kreita cenzuro de verkoj. La baza deviga kaj senpaga lernejo estas en la konstitucio ekde 1848 kaj la alfabetizita popolo kreskas de 30% en 1830 ĝis 90% en 1850. En Francio, la situacio malrapide pliboniĝas kun abrupta akcelo inter 1865 kaj 1900. De tio rezultas ke la lernejo estos la fokuso de la konflikto inter la du Francioj.