Ulysses S. Grant
El Vikipedio
(Alidirektita el Ulysses S. GRANT)
| Ulysses S. Grant | |
Ulysses Grant inter 1870 kaj 1880 |
|
|
|
|
| En funkcio: 4-a de marto 1869 – 4-a de marto 1877 |
|
| Vicprezidento | Schuyler Colfax (1869-1873), Henry Wilson (1873-1875), Neniu (1875-1877) |
|---|---|
| Antaŭulo | Andrew Johnson |
| Sekvanto | Rutherford B. Hayes |
|
|
|
| Naskiĝo | 27-a de aprilo 1822 en Point Pleasant, Ohio |
| Morto | 23-an de julio 1885 en Mount McGregor, Nov-Jorkio |
| Nacieco | usonano |
| Politika partio | Respublikano |
| Edzo/ino | Julia Dent Grant |
| Infanoj | Jesse Grant, Ulysses S. Grant, Jr., Nellie Grant, Frederick Grant |
| Alma mater | United States Military Academy at West Point |
| Okupo | ĉefgeneralo |
| Religio | metodisto |
| Subskribo | |
| Ulysses Simpson Grant | |
| "Unconditional Surrender" Grant | |
| Naskiĝo: | 27-a de aprilo 1822 en |
| Morto: | 23-an de julio 1885 en |
| Civila agado: | prezidento |
| Soldata kariero | |
| Rango: | Generalo de Usono |
| Tempo de deĵoro: | 1839-1854, 1861-1869 |
| Deĵoris en: | Unia armeo |
| Militoj: | Meksika-usona milito - Usona Enlanda Milito |
Ulysses Simpson GRANT [julisiz simpsn grant], la dek-oka prezidento de Usono, naskiĝis la 27-an de aprilo 1822 en Point Pleasant, Ohio. Li mortis 63-jaraĝa, la 23-an de julio 1885, en Mount McGregor, Nov-Jorkio, pro kancero en la gorĝo. Lia tombo estas en Novjorko.
Grant estis la generalo por la Nordo en la Usona Enlanda Milito, kiu fine povis venki la ribelintan Sudon en 1865. Sed bona generalo ne ĉiam estas bona prezidento. Dum lia prezidentado (1869–1877) estis multaj skandaloj en sia administrado.
Julia Boggs Dent el Pensilvanio estis lia edzino, kaj la paro havis kvar gefilojn. Li estis metodisto.
Dum lia administrado (1869–1877) okazis;
- 1871 La traktato de Vaŝingtono
- 1873 La Paniko de 1873 – ekonomika depresio inter 1873 kaj 1878
- 1875 La Akto de Civilaj Rajtoj
- 1875 La Rekomenco de la Akto de Metalmono
[redakti] Interesaĵoj, rilate al li
- La 50-dolaraj monbiletoj montras bildon de Grant.
- Grant estis konata vizitanto de Willard Hotel por eskapi el la streso hejma kaj politika. Li vizitis la hotelon, ĉar lia edzino ne permesis fumadon hejme. Li nomis la tie amase kolektiĝintajn personojn en la antaŭĉambro (angle lobby) kiel "tiuj damnitaj lobiistoj", tiel kreante la vorton rilatan al lobiado.