Umaru Jar'Adua

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Umaru Jar'Adua

Umaru Musa Jar'Adua (16an de aŭgusto 1951 – 5an de majo 2010),[1][2][3] konata ankaŭ kiel Alhaji Umaru Musa Jar'adua, estis la Prezidento de Niĝerio kaj la 13a Ŝtatestro. Li plenumis postenon de Guberniestro de la Ŝtato Kacino en norda Niĝerio el 29a de majo 1999 al 28a de majo 2007. Li estis deklarita venkinto de polemika ĝenerala elektado de 2007 en Niĝerio kio okazis la 21an de aprilo 2007, kaj li ekposteniĝis la 29an de majo 2007. Li estis membro de la reganta People's Democratic Party (PDP). La 5an de majo 2010 oni informis pri ties morto.

Li estis filo de aristoktata islama familio de Fulboj en Kacino, norda Niĝerio, kie li heredis la titolon de emiro. Li edziĝis unuafoje en 1975 de kio li havis 7 gefilojn, el kiuj du filinoj edziniĝis al respektivaj guberniestroj, kio li mem estis. Li edziĝis denove en en 1992, de kio li havis du filojn. Li estis instruisto en la 1970-aj jaroj, laboris kiel entreprenestro de diversaj kompanioj dum la 1980-aj jaroj kaj kiel dirigento de financaj kompanioj kaj bankoj en la 1990-aj jaroj.

En 2000 li estis jam guberniestro de Kacino kaj tiam li estis la 5a niĝeria guberniestro kiu adoptis la Ŝarion kiel bazo de la jura funkciado. Rezulte en 2002 Amina Laŭal estis kondamnita je morto per ŝtonĵetado, kio kaŭzis internacian kondamnon de la ŝaria niĝeria reĝimo kaj ŝi ricevis ŝanĝon de la puno kaj savis sian vivon.

Li prosperis en la politika kariero danke al la helpo de la tiama prezidento Olusegun Obasanjo kaj siavice Umaru Jar'Adua elektis kiel kunpartiano kaj sukcedonto la politikiston Goodluck Jonathan. Kurioze Umaru Jar'Adua estis nordniĝeria islamano kaj elektis sudan kristanon Goodluck Jonathan kial sukcedonto precize post gravaj konfliktoj inter ambaŭ enlandaj komunumoj kiuj kaŭzis centojn da mortintoj dum la jaro 2010.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Adetayo, ; Ebhuomhan, Sebastine, "Confusion reigns over Yar'Adua's birthday, The Punch (Lagos), Punch Nigeria Limited, 15 August 2008. Kontrolita 17a Julio 2008.
  2. Ayorinde, , "The goof about the President's birthday, The Punch (Lagos), Punch Nigeria Ltd, 16 July 2008. Kontrolita 17a Julio 2008.
  3. http://news.smh.com.au/breaking-news-world/nigerias-president-yaradua-dead-official-20100506-ub9g.html