Umberto Nobile

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Umberto Nobile
Umberto Nobile
Umberto Nobile kun lia hundino Titina (1926)
Naskiĝo 21-a de janŭaro 1885
en Flag of Italy.svg Lauro (Italio)
Morto 30-a de junio 1978
en Flag of Italy.svg Romo (Italio)
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg


Umberto NOBILE [Umberto Nobile] (naskiĝis la 21-an de januaro, 1885, mortis la 30-an de julio, 1978) estis itala aviadisto.

Li naskiĝis en Lauro en la provinco de Avellino. En la jaro 1908 li diplomiĝis inĝeniero en la universitato de Napolo. En 1911 li militservis en la inĝeniera korpuso de la itala reĝa armeo, kaj partoprenis en speciala kurso pri aeronaŭtika konstruado, kiu estis la ĝermo de la itala aerarmeo.

En la jaro 1926 li kune kun Roald Amundsen kaj Lincoln Ellsworth per la aerŝipo Norge transflugis la Nordan Poluson. La konkurson pri la unua transflugo de la norda poluso ili malgajnis: la usona Richard Byrd atingis tiun ĉi celon apenaŭ tri tagojn antaŭe.

En 1928 li per aerŝipo (zepelino) nomata Italia denove flugis al norda poluso, kun la celo malfermi novan raŭton el Eŭropo al Ameriko. Post flugo el Milano al Kings Bay (nun Ny-Ålesund), en insulo Spicbergo, teritorio de la norvega artika insularo Svalbard, kaj post esplora flugo orienten de Spicbergo, la aerŝipo Italia ekflugis la 23-an de majo 1928 al la poluso. Ĝi atingis ĝin je la horo 00.24 de la 24-a de majo 1928. La aerŝipo ne povis alteriĝi kiel planite pro malfavoraj veteraj kondiĉoj, sed dum du horoj ĝi superflugis la poluson kaj la skipo elĵetis krucon benitan de papo Pio la 11-a kune kun itala flago.

Du tagojn poste, dum la denova klopodo flugi trans la poluso, la aerŝipo superfluganta Spicbergon spertis akcidenton. Pro forta ŝtormo, la aerŝipo frakasiĝis pro kunpuŝiĝo kun glacia monto kaj Nobile estis elĵetita el ĝi kune kun naŭ el la skipanoj (Zappi, Mariano, Viglieri, Biagi, Behounek, Malmgren, Cecioni, Trojani, Pomella: ĉi lasta tuj mortis pro la akcidento) kaj la hundino de Nobile, nomata Titina. La ceteraj kunvojaĝantoj (Pontremoli, Arduino, Ciocca, Lago, Alessandrini kaj Caratti) restis en la aerŝipo kiu, pro perdo de transportata pezo, subite resuprenflugis, kaj perdiĝis por ĉiam. Tamen unu el la skipanoj restantaj en la forfluganta restaĵo de la aerŝipo, nome Arduino, sukcesis ĵeti al la alteriĝintaj kamaradoj sufiĉe da materialo (manĝaĵoj, tendo, radio, k.t.p.) por ke ili havu rimedojn por transvivi.

Aparte la tendo - kiu fariĝis riparilo kontraŭ la frosto por ĉiuj transvivintoj, kiuj vivos amasigitaj dum semajnoj en la malgranda spaco je dispono - fariĝis la simbolo de la tuta eventaro: por ke ĝi estu bone videbla el superflugantaj aviadiloj, la postvivintoj de la akcidento pentris ĝin ruĝ-kolore. Pro tio, kiam oni aludas la tutan eventaron oni kutime difinas ĝin la historio de la "ruĝa tendo".

Granda internacia helpagado fine savis Nobile kaj liajn skipanojn. Grandan meriton pri tio havis la radio-telegrafiisto Giuseppe Biagi kiu senĉese lanĉis helpo-peton per Morsa kodo, ĝis kiam rusa knabo sukcesis kapti la signalon kaj informi la aŭtoritatulojn.

El la multaj klopodoj por atingi la grupon de Nobile menciindas tiu de Amundsen, kiu, kun la celo savi sian delongan amikon, tamen perdis sian vivon, pro aviadila akcidento. Lia korpo ĝis nun ne estas retrovita.

Kolonelo Umberto Nobile, projektisto de la aerxipo "Norge" superrigardas la ekiron de la ekspedicia bazo en Spicbergo, de la antaŭa kontrol-ĉambro

Finfine sveda aviadilo sukcesis alteriĝi en la loko kie Nobile kaj la aliaj vivis dum pli ol unu monato. Nobile planis ke per la unua revenflugo estu forportitaj la plej malsanaj el la transvivintoj, laŭ vicordo de li pretigita kaj anoncita per la elsendo per morsa kodo. Tamen li devis cedi fronte al insisto de la svedaj savantoj, kiuj volis forporti lin kiel la unuan, ĉar li estis necesa por aranĝi sav-operacon. Tuj post atingo de Spicbergo, li ricevis la anoncon ke la italaj komandantoj devigas lin rezigni je sia militista grado (li estis generalo de la aerarmeo) ĉar li kondutis malkuraĝe (armea estro ne devas forlasi siajn subulojn).

Laŭ multaj pruvitaj teorioj, la malhonorigo ŝuldiĝis ĉefe al tio ke Nobile ne apogis la faŝisman reĝimon tiam regantan en Italio, kaj ke la ĉefo de la aerarmeo, Italo Balbo, fervora faŝisto, taksis aerŝipojn tute ne taŭgaj por moderna armeo, kaj ĉiuokaze li ne akceptis la konkurencadon de Nobile koncerne teknologiajn konkerojn de aviadila flugado.

Ĉagrenita de la ricevita malhonorigo, en 1931 Nobile migris al Sovetunio, kie li laboris por la industria konstruado de aerŝipoj.

Post portempa reloĝado en Italio, li migris al Usono kie li iĝis profesoro pri aeronaŭtika konstruado en la Katolika Universitato de Chicago.

Post la restarigo de demokratio en Italio speciala esplorkomisiono rehonorigis Nobile: li rericevis sian militistan gradon. En 1943 Umberto Nobile revenis al Italio kaj de tiu jaro ĝis 1948 li estis membro de la parlamenta asembleo kiu verkis la konstitucion de la ĵus starigita respublika institucia formo de Italio.

Sed la iamaj akuzoj pri malkuraĝo ĝismorte turmentis lin, kiel konfirmas ne nur la libro de li verkita pri la eventoj, sed ankaŭ lia korelverŝo, laŭta kaj preskaŭ kolera, dum televida intervjuo de 1960.

En 1969 la tuta historio de Umberto Nobile kaj de liaj kunvojaĝantoj estis rakontita en filmo "La ruĝa tendo", en kiu Sean Connery rolas kiel Amundsen kaj Peter Finch kiel Umberto Nobile.

Umberto Nobile mortis en Romo en 1978. Lia tombo estas en la dua plej granda tombejo de Romo, nomata Flaminio.