Umberto Toschi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Umberto TOSCHI [toski] (naskita la 10-an de junio 1897 en Dozza; mortinta en 1966 en Bolonjo) estis itala doktoriĝinta profesoro de ekonomia geografio, instruisto en komerca lernejo de Bologna, rektoro de la Universitato de Bari (1940–1944) kaj sekretario de Itala Esperanto-Federacio (IEF) de 1923 ĝis 1925.

Toschi estis esperantisto de 1912 kaj baldaŭ ekaktivis kiel motoro de "Associazione Esperantista Italiana fra gli studenti" (Itala Esperanto-Asocio por Studentoj) en 1913. En 1915 li gajnis premion en la 5-aj Floraj Ludoj de Barcelono. Li estis sekretario de la 7-a Itala Esperanto-kongreso en oktobro 1920 en Bolonjo kaj en 1923 sekretario de la Internacia Konferenco por Komuna Lingvo en Komerco kaj Turismo, okazinta en Venecio en 1924.

Li kontribuis al la organo de IEF, nomita "L'Esperanto", kaj en Esperanto i.a. verkis "La geografia koncepto de regiono" (San Vito al Tagliamento 1923).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Migliorini, Elio: Nekrologo. En: L'Esperanto 1966, p. 166.
  • Vlora, A. K.: L'opera geografica de Umberto Toschi. (La geografia verkaro de Umberto Toschi.) Napoli: La Buona Stampa, 1967.
  • Migliorini, Elio: Pionieri dell’Esperanto in Italia. Roma 1982 (itale).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]