Umberto la 2-a (Italio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Umberto la 2-a)
Umberto la 2-a
Umberto kiel hereda princo
Umberto kiel hereda princo
Persona informo
Umberto Nicola Tommaso Giovanni Maria di Savoia
Naskiĝo 15-an de septembro 1904 (1904-09-15)
en Racconigi
Morto 18-an de marto 1983 (1983-03-18) (78-jaraĝa)
en Ĝenevo
Tombo Abatejo Hautecombe vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Reĝlando Italio vd
Subskribo Umberto la 2-a (Italio)
Familio
Dinastio Savoja dinastio vd
Patro Viktoro Emanuelo la 3-a vd
Patrino Elena of Montenegro vd
Gefratoj Giovanna of Savoy • Princess Mafalda of Savoy • Princess Maria Francesca of Savoy • Princess Iolanda, Countess of Bergolo vd
Edz(in)o Queen Marie-José of Italy vd
Infanoj Princess Maria Pia of Savoy • Vittorio Emanuele, Prince of Naples • Princess Maria Gabriella of Savoy • Princess Maria Beatrice of Savoy vd
Profesio
Okupo militistomonarkopolitikistosuvereno vd
Estro de Savoja dinastio
Dum 1946-1983
Antaŭulo Viktoro Emanuelo la 3-a
Sekvanto Viktoro Emanuelo de Savojo
Reĝo de Italio
Dum 1946
Antaŭulo Viktoro Emanuelo la 3-a
Sekvanto
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Umberto la 2-a de Savojo naskiĝis la 15-an de septembro 1904 en Racconigi kaj mortis la 18-an de marto 1983 en Ĝenevo. Lia kompleta nomo en la itala lingvo estas Umberto II Nicola Tomasso Giovanni Maria. Li formale estis reĝo de Italio de la 9-a de majo ĝis la 12-a de junio 1946.

Li edziĝis en 1930 kun Maria José de Belgio, kiu naskis al li kvar gefilojn: Maria Pia, Viktoro Emanuelo, Maria Gabriela kaj Maria Beatrice.

Umberto ricevis kiel heredonto de la trono la titolon "princo de Piemonto" kaj sekvis armean karieron ĝis la rango de generalo. Li estis populara ĉe multaj italoj, sed ne ĉe gvidisto Benito Mussolini, kiu konsideris lin ebla kontraŭulo kaj kolektis dosieron pri ebla samseksemo de la princo por havi premilon kontraŭ li.

Umberto kontraŭis la italan partoprenon en la Dua mondmilito aliance al Germanio, sed ne povis malhelpi ĝin kaj en 1940 soldatservis ĉe la francia fronto. En 1943, kiam Italio ŝanĝis la flankon, li volis resti en Romo por defendi la ĉefurbon kontraŭ germanoj. Fine li tamen sekvis sian patron kaj ĉefministron Pietro Badoglio dum fuĝo al Brindisi. Tiaj kaj similaj ŝanceloj reduktis lian publikan simpation.

En junio 1944, post la okupado/liberigo de Romo fare de Usono, li alprenis la titolon de "Ĝenerala Guberniestro" (Luogotenente Generale del Regno). Sian tre limigitan povon li uzis favore al Usono.

Lia reĝado komenciĝis per la abdiko de lia patro Viktoro Emanuelo la 3-a je la 9-a de majo 1946. Viktoro Emanuelo esperis, ke tiu abdiko pligrandigu la ŝancojn de la monarkio ĉe referendumo je la 2-a de junio pri la ŝtatformo de Italio, sed la referendumo nuligis la monarkion kaj igis Italion respubliko je la 12-a de junio. La politika influo de Umberto dum lia 33-taga regado estis kvazaŭ nula. Li ricevis la kromnomon "maja reĝo" (itale ré di maggio).

Post sia eksiĝo Umberto iris ekzilen al Portugalio. La konstitucio de Italio malpermesis al li revenon. En 1983 li mortis en Ĝenevo. Li estas entombigita en la abatejo Hautecombe en Savojo.

King Umberto II