Umbrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Umbrio
itale Umbria

Flago

Blazono

Flago Blazono
regiono de Italio
Kodo: UMB
Ŝtato: Italio
Areo: 8,456 km²
Ĉefurbo: Perugia
Loĝantaro: 815,000 loĝ.
Loĝdenso: 96 loĝ./km²
Provincoj: Perugia, Terni
Komunumoj: listo de 92 komunumoj
Kodo laŭ ISTAT: 10
Retejo: oficiala paĝo
Mapo
vdr

Umbrio (itallingve Umbria [umbrja]) estas regiono de Italio.

Ĝi estas la sola el la italaj regionoj, kiu havas nek marbordon nek eksterlandan limon, sed estas tute ĉirkaŭata de aliaj italaj regionoj, nome Toskanio (nord-okcidente), Markio (nord-oriente) kaj Latio (sude).

La nomo de la regiono devenas de la antikva popolo de la umbroj, kiuj 1000 jarojn antaŭ nia epoko regis ĝin kaj eĉ pli grandan teritorion, kiu atingis la Adriatikon.

Geografio

Umbrio konsistas el nur du provincoj; gravaj urboj estas ties ĉefurboj Perugia kaj Terni, krome Asizo kaj Orvieto.

Ĉefaj urboj

Sekvas listo de la urboj kun pli ol 50 000 loĝantoj.

1 Perugia Provinco Perugia 161 900 loĝ.
2 Terni Provinco Terni 109 700 loĝ.
3 Foligno Provinco Perugia 55 100 loĝ.