Umbroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Umbroj
etnocivilizacio
Italikoj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
umbra lingvo
Religio



vdr
Popoloj sur la itala duoninsulo komence de la ferepoko (ĉirkaŭ la jaro 800 a.K.)
  •  Liguroj
  •  Pravenetanoj
  •  Etruskoj
  •  Picenoj
  •  Umbroj
  •  Latianoj
  •  Oskoj
  •  Mesapianoj
  •  Grekoj
  • La umbroj komence de la 1-a jarmilo a.K. setligis la pejzaĝon, kiu nomiĝis laŭ ili, Umbrion, kaj iujn ĉirkaŭajn teritoriojn sur la itala duoninsulo de suda Eŭropo. Temis pri popolo de la hindeŭropanoj kaj ene de tiu grupo de la italikoj, kies anoj parolis apartan lingvon, la umbran.

    La popolanoj fondis iujn urboŝtatojn kiel Ameria (Amelia), Ariminum (Rimini), Asisium (Assisi), Iguvium (Gubbio), Interamna (Terni), Perusia (Perugia) kaj Spoletium (Spoleto). La umbroj estis sub frota kultura influo de la etruskoj, kaj post la milita malvenko en batalo apud la loko Mevania dum la jaro 308 a.K. finiĝis subuloj de la regno Romio. Rapide post la integrigon en la romian regnon ili estis kulture romanigitaj kaj alprenis la latinan lingvon.

    La plej konata umbro estis la latinlingve skribanta komedia verkisto Plaŭto.