Umeå

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Umeå (finne Uumaja), la plej granda urbo en la sveda provinco Västerbotten (Okcidenta Botnio], kun ĉirkaŭ 110 000 loĝantoj. En Umeå estas universitato kun pli ol 20 000 studistoj. Ĝis la fino de 2004, ĝi estis la sola sveda universitato norde de Upsalo; ĝi estas unu el la du svedaj universitatoj, kie oni povas lerni esperanton, la dua estas en Stokholmo. En Umeå ankaŭ estas granda hospitalo kaj aŭtofabriko. En 2014 Umeå kune kun la latvia urbo Rigo estos la du Eŭropaj Kulturaj Ĉefurboj.

Umeå estis dokumente menciita jam en la 14-a jarcento, sed la nuna urbo estis fondita nur en 1622. Je la 25-a de junio 1888 incendio detruis grandan parton de la urbo. Por malhelpi rapidan disvastiĝon de incendioj oni poste plantis multe da betuloj. Umeå nun havas la kromnomon "urbo de betuloj".

Partneraj urboj

Inter la partneraj urboj de Umeå estas

Eksteraj ligiloj

greke www.umea.se - La oficiala hejmpaĝo de Umeå (en la sveda lingvo) greke www.umu.se - La oficiala hejmpaĝo de la universitato Umeå (en la sveda lingvo)