Umkhonto we Sizwe

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Umkhonto we Sizwe (MK) (prononco "Umĥonto ŭe Sizŭe", zulue: lanco de la nacio) estis la milita flanko de la Afrika Nacia Kongreso (ANC) en Sud-Afriko.

La Afrika Nacia Kongreso kaj la Sud-Afrika Komunista Partio (SACP) fondis ĝin en decembro 1961 por respondi al la politika, socia kaj ekonomia subpremado de nigruloj de la Sud-Afrika rasapartiga reĝimo.

Ĝi elektis la lancon kiel simbolon, ĉar lancoj estis dum jarcentoj uzataj de indiĝenaj afrikanoj kiel bataliloj. Ĝia siglo "MK" ne estas akronimo en la tradicia senco, sed deriviĝas de la literkombino "mk" en "Umkhonto", malgraŭ la fakto, ke striktasence la "k" estas parto de "kh", prononcata "ĥ".

MK organizis multajn bombatencojn kontraŭ militaj, industriaj, civilaj kaj aliaj celaĵoj.

Rimarkinda inter ĉi tiuj estis la atako je la 8-a de januaro 1982 kontraŭ la termonuklea centralo Koeberg [kuberĥ] en Kaburbo. Tiu atako markis la 70-an datrevenon de la fondo de la Afrika Nacia Kongreso.

Umkhonto we Sizwe ĉesigis armitan agadon je la 10-a de aŭgusto 1990, sed ne oficiale likvidiĝis. Iusence ĝi dissolviĝis en 1994, kiam fondiĝis la Sudafrika Nacia Defenda Armeo kaj miloj da eksaj MK-anoj integriĝis en ĝin.

Eksteraj ligiloj