Umlaŭto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ä, Ö, Ü sur komputila klavaro
Nova kaj malnova skribmanieroj de umlaŭtitaj vokaloj

La esprimo umlaŭto estas uzata por du malsamaj aferoj: por certa speco de ŝanĝo de vokaloj en ĝermanaj lingvoj, kiel ankaŭ en la ĉiutaga lingvo por specialaj literoj en la germana alfabeto.

Ŝanĝo de vokaloj[redakti | redakti fonton]

Umlaŭto estas ŝanĝo de tiuj vokaloj, post kiuj sekvas la fleksia aŭ deriva silabo aŭ iam sekvis, kiu enhavas la vokalon iduonvokalon j. Ĉi tiu ŝanĝo de vokalo estas tipa por la pli novaj ĝermanaj lingvoj. Umlaŭto devas esti distingata de ablaŭto.

Kialo por ĉi tiu vokala ŝanĝo[redakti | redakti fonton]

La hela vokalo i havas asimiladan efikon asimilante al si vokalon de la antaŭa silabo, do farante ĝin pli hela. En la malnova altgermana lingvo tio nur sur a efikis, kiu per influo de la vokalo i en la sekva silabo fariĝis hela vokalo. En Meza altgermana lingvo ja la sekva i influis ĉiujn vokalojn, kiuj al la vokalo i ne estas similaj (malhelaj vokaloj). Tiel evoluis la mallongvaj vokaloj a, o, u al ä, ö, ü, la longaj vokaloj a, o, u al ae, oe, iu, la diftongoj uo kaj ou al üe kaj öu. La umlaŭto restis, ankaŭ se i aŭ j elfalis.

La umlaŭtoj ö kaj ü estas formataj apud la rilanta vokalo kun pli pintigita lipo, resp. pli antaŭe en la buŝo, tio estas ö estas per rondaj lipoj artikulata e kaj ü per rondaj lipoj artikulata i.

Tiel estas dirata en la meza altgermana lingvo ich valle, sed du vellest (fällst, esperante: vi falas), ĉar la dua persono origine havis i (malnova altgermana fallis).

Pli malfrua uzado (per analogio) esta ja la kreado de la verbo rüemen (rühmen, apud ruomen, esperante: laŭdi) el ruom (Ruhm, esperante: laŭdo, gloro); ĉi tie ne povis estiĝi la umlaŭto primare, ĉar en la malnova altgermana lingvo origina j de infinitiva finaĵo estis jam malaperinta pro antaŭa ŝanĝo de -jan al -en (ĝermane *hrōmjan → malnova altgermana hruomen, ruomen).

Ankaŭ ĉe la substantivoj, kies radika vokalo estas umlaŭtigita en la pluralo (MannMänner), ĉi tiu ŝanĝo klariĝas per influo de iama i en la fina silabo de la plurala formo.


Umlaŭtaj vokaloj en la nova altgermana lingvo[redakti | redakti fonton]

En la nova altgermana lingvo validas pleje ä, ö, ü, äu kiel umlaŭtaj vokaloj kaj diftongoj ; ä, äu pleje estas tie skribataj, kie parenca vorto aŭ parenca formo kun a ekzistas aŭ facile penseblas ankaŭ sen historiaj lingvokonoj, ekz. Mann Männer, Haus Häuser.

Umlaŭto akiris ankaŭ por la germana fleksio plia altan gravecon; tiel ĝi servas kun por la la esperimado de plrualo, kiel ekz. Männer, por la esprimado de diminutivoj, kiel ekz. Häuschen. Krome dirite ĝi absolute ne estas konsekvente realigita, kaj unuopaj dialektoj preskaŭ ne havas ĝin. En la svisaj dialektoj ĝi eĉ disvastiĝis (per analogio) kaj ofte ankaŭ tie ekzistas, kie historie ne ekzistis iu i, kiu estus povinta kaŭzi umlaŭton. (Ekz. Taag - Tääg aŭ Hund - Hünd). Ĝi estas tre produktiva kaj ankaŭ estas aplikata ĉe novaj fremdvortoj (Kurs - Kürs, Kantoon - Kantöön)

La nomo Umlaut venas de Jacoba Grimma, kiu ankaŭ elpensis la esprimon rompiĝo (germane Brechung). En skandinaviaj lingvoj havas ankaŭ u saman asimiladan forton. Ankaŭ aliaj lingvoj havas fenomenojn, kiuj similas al umlaŭto, al tio antaŭ ĉio apartenas epentezo de i, kiu estas ofta en la greka kaj la avesta lingvoj.

Pliaj ekzemploj:

  • arm – ärmlich
  • Hof – höfisch, auch Höfe
  • barfuß – barfüßig
  • alt – älter

Umlaŭtaj literoj[redakti | redakti fonton]

Üü
Öö
Ää

Kiel umlaŭto estas nomataj ankaŭ literoj, kiuj en la germana lingvo estas uzataj por la bildigo de umlaŭtaj vokaloj, do Ää, Öö, Üü.

Artikulado en la germana lingvo[redakti | redakti fonton]

Artikulado en la estona lingvo[redakti | redakti fonton]

En la Estona lingvo staras la literoj Ä, Ö kaj Ü je la fino de la alfabeto kaj validas kiel memstaraj literoj. Transkribado de Ä kiel AE, Ö kiel OE kaj Ü kiel UE ne eblas, ĉar tiuj validus en ĉi tiu kazo kiel Diftongoj.

Artikulado en la finna lingvo[redakti | redakti fonton]

En la Finna lingvo staras la literoj Ä ([æ]) kaj Ö ([œ]) je la fino de la alfabeto, por la litero Y, kiu ne prononciĝas kiel germana Ü kiel [y]. La litero Ü ne ekzistas en la finna lingvo.

Artikulado en la islanda lingvo[redakti | redakti fonton]

La litero ö estas la lasta en la islanda alfabeto.

Ĝi prononciĝas kiel: [œ], kiel ö en germana Löffel.
Ekz.: köttur (kato)
Sed se ĝi staras antaŭ nk, nggi, ĝi prononciĝas kiel [œy], simile kiel en la feuille (fr. por folio)
Ekz.: fjallgöngumaður (montogrimpanto)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]