Umm Dreiga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Umm Dreiga
kampara komunumo de Maroko
Administrado
Demografio
Loĝantaro 3 146  (2014) [+]
Geografio
Geografia situo 24° 6′ N, 13° 17′ U (mapo)24.1015-13.2758Koordinatoj: 24° 6′ N, 13° 17′ U (mapo) [+]
Umm Dreiga (Okcidenta Saharo)
Umm Dreiga (Okcidenta Saharo)
DEC
Umm Dreiga
Umm Dreiga
Situo de Umm Dreiga

Map

vdr

Umm Dreiga (arabe أم دريجة) (aŭ Um Dreiga) estas oaza urbeto en areo Río de Oro de Okcidenta Saharo.

Ĝi servis kiel ŝirmejo kaj provizora rifuĝejo por la sahara popolo fine de 1975 kaj komence de 1976, post la okupado de Okcidenta Saharo fare de Maroko kaj Maŭritanio (tiam konata kiel Hispana Saharo). En februaro de 1976, la Maroka Aerarmeo uzis napalmo kaj grapolbombojn kontraŭ la rifuĝintaj homoj, kaŭzante morton kaj vundigon de centoj. La rifuĝintoj tiam moviĝis tra Saharo al Tinduf, Alĝerio, kie plimulto el ili restis en rifuĝejo eĉ ĝis hodiaŭ.

Ĉe la urbeto okazis pluraj bataloj ĝis 1981, inter la Fronto Polisario kaj la Maroka armeo, ĝi nun situas okcidente de la Maroka muro.