Umm Kulthum
Umm Kulthum أم كلثوم | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Umm Kulthum Ebrahim Elbeltagi |
Naskiĝo | 31-an de decembro 1898 en Tamay Ez-Zahayra |
Morto | 3-an de februaro 1975 (76-jaraĝa) en Kairo |
Edz(in)o | Hassan Alhifnawy |
Ĝenroj | egipta muziko |
Profesio | kantistino, aktorino, muzikistino |
Aktivaj jaroj | 1920 - 1975 |
Eldoninto | Artists Arabes Associes EMI Arabia Sono Sono Cairo EMI |
Parencaj temoj |
araba muziko |
Umm KULTHUM (arabe: أم كلثوم per aliaj transskriboj ankaŭ: Oum Kalsoum, Oum Kalthum, Omm Kolsoum, Umm Kolthoum, Um Keltum aŭ Oum Kalthoum[1], la plej disvastiĝinta transskribo de ŝia plena nomo: Umm Kulthum Fatima Ibrahim al-Sayyid al-Baltaji) (naskiĝis la 31-a de decembro 1904, mortis la 3-an de februaro 1975) estis egipta kantistino kaj muzikistino. En la araba mondo ŝi apartenis inter la plej konataj kaj la plej ŝatataj kantistoj kaj ŝiaj albumoj senĉese superas en vendebla ofteco vicon da aliaj arabaj albumoj.
Pri ŝia privata vivo oni scias malmulte. Ŝi vivis preskaŭ kaŝe kaj evitis intervjuojn. Ŝia sola kontakto kun la publiko estis ŝiaj koncertoj. Dum pli ol 30 jaroj ŝi donis koncerton ĉiun ĵaŭdon vespere kaj tiuj koncertos estis dissendataj radie tra la tuta araba mondo.[1]
Bibliografio
- Mégally, Samir 1997: L'Égypte Chantée - 2. Oum Kalthoum - 2-ième édition, Éditions: Samir Mégally - Boîte Postale 298 - 75265 Paris Cédex 06, 194 p. ISBN 2-903841-32-2 france arabe