Ummern
El Vikipedio
| Ummern | |||||
|
|||||
| Federacia lando | Malsupra Saksio | ||||
| Distrikto | Distrikto Gifhorn | ||||
| Komunumaro | Samtgemeinde Wesendorf | ||||
| Urborajtoj | - | ||||
| Koordinatoj | 52°35′0″N 10°26′0″O / 52.58333°N, 10.43333°O | ||||
| Alto super la marnivelo | 54 m | ||||
| Areo | 40,32 km² | ||||
| Telefona antaŭkodo | 05083 | ||||
| Poŝtkodo | 29369 | ||||
| Aŭtomobila kodo | GF | ||||
| Oficiala kodo | 03 1 51 033 | ||||
| Komunumestro | Cord Wegmeyer | ||||
| Partio de komunumestro | CDU | ||||
| Adreso de la administrejo | Dorfstraße 21 | ||||
Ummern estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Gifhorn de la federacia lando Malsupra Saksio. La 30-an de junio 2005 la komunumo havis 1593 loĝantojn.
Geografio[redakti]
Ummern estas tipa ekzemplo de eksa erikeja pejzaĝo. Sude ekzistas plejparte naturaj marĉoj kaj herbejoj. Ĉirkaŭ la vilaĝo dominas arbaretoj el kverkoj kaj agrikulturaj areoj. La entute plej ofta arbo estas la piceo, kiu estas sisteme plantata en grandaj arbaroj cele de lignoproduktado.
La erikejo nuntempe plejparte malaperis, nur restis malgrandaj areoj de ĝis unu hektaro, kiuj iom-post-iom iĝas arbaroj aŭ herbejoj.
