Umnako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Umnako
insulo [+]

AkvejoPacifiko

Supermara alteco2 149 m [+]
Koordinatoj53° 13′ N, 168° 26′ U (mapo)53.223888888889-168.43194444444Koordinatoj: 53° 13′ N, 168° 26′ U (mapo)
Plej alta punktoMount Vsevidof
- alteco2 149 m

Longo134 km (83 mi)
Areo1 793 km² (179 300 ha) [+]

Loĝantaro39 [+]
Denseco0,02 loĝ./km² [+] [+]
Poŝtkodo99638 [+]

Umnako (Alasko)
Umnako (Alasko)
DEC
Umnako
Umnako
Map
Umnako
Vikimedia Komunejo:  Umnak Island [+]
vdr
Satelita bildo de Umnako (maldekstre) kaj Unalaska (dekstre)

UmnakoUmnak estas insulo de la Fox Islands, insularo en la mezo de la Aleutaj insuloj, Alasko.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Umnako kun sia surfaco de 1.776,77 kvadratkilometroj estas la tria plej granda insulo de la Aleutaj insuloj. La insulo laŭlonge en nordorient-sudokcidenta direkto havas longecon de 134 kilometroj. Ĝi estas dividita de la insulo Unalaska pro la marstrato Umnak Pass. Sur la insulo troviĝas tri stratovulkanoj, la Mount Okmok en la nordoriento, la Mount Vsevidof kaj la Mount Recheshnoi regas la centron de la insulo. La sudokcidenta parto de la insulo estas relative malalta kun multaj lagoj. Sur Umnako ekzistas 8 gejseroj. La plej alta monto sur la insulo estas la vulkano Mount Vsevidof kun alteco de 2206 metroj.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

Sur la insulo lau censo de Usono de la jaro 2000 nur vivas 39 personoj, kiuj vivas en la unika vilaĝeto Nikolski. La flughaveno estas oriente de la setlejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La retiriĝo de la glaĉeroj antaŭ ĉirkaŭ 11000 jaroj estigis diversajn lagojn kiel ekzemple la la Chaluka Lake, la Elbow Lake, la Idaliuk Lake kaj la Salmon Lake. Pro tio estis bonaj vivkondiĉoj por la unanganoj, kiuj ankaŭ nomiĝas aleutoj.

Sur Anangula, malgranda proksima insulo jam havis setlejon antaŭ pi ol 8250 jaroj, sed oni forlasis ĝin plej verŝajne pro forta erupcio de la vulkano Mount Okmok. En la sudokcidenta parto de Umnako oni trovis la restaĵojn de multaj setlejoj de la unanganoj (aleutoj), kiuj parte ekzistas preskaŭ ĝis la nuntempo. Fort Glenn, eksa militbazo, ludis rolon dum la dua mondmilito.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]