Umujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Umujo
La 1-a numero de Umujo
La 1-a numero de Umujo
revuo
Formato PDF, EPUB
Periodeco dumonata

Establodato 2016
Prezo senpaga

Retejo Umujo - Google Drive
vdr

Umujo estas libera[noto 1] interreta Esperantlingva revuo. Ĝi aperas ekde 2016 kiam ĝi estis lanĉata de grupo de Esperanto-parolantaj uzantoj de la tujmesaĝilo Telegram.[1] Ĝi estas redaktata de internacia skipo[noto 2] (en la kerna grupo estas 6-7 membroj).[1] En ĝi, ĉia temo aŭ formo estas akceptata krom politiko, sed amuzaj kaj distraj temoj estas aparte emfazataj.[1]

La revuo estas elŝutebla precipe pere de Google Drive[noto 3] en la formatoj PDF kaj EPUB; voĉa eldono estas anoncita, sed papera eldono ne estas prognozita.[1]

La revuo ne havas sian propran retejon, anstataŭe la redakcia teamo uzas sociajn retojn kiel la Telegrama grupo, TwitterReddit.[1]

Numeroj[redakti | redakti fonton]

# Jaro Monato
1 2016 junio
2 2016 aŭgusto
3 2016 oktobro
4 2016 decembro
5 2017 februaro
6 2017 majo
7 2018 januaro

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ĝi aperas sub permesilo Krea komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 por la tekstoj; malsimilaj permesiloj estas aplikeblaj por la bildoj. Ĉiu do povas publikigi la tekstojn de Umujo en sia propra revuo, blogo, ... se li citas la aŭtoron de la teksto, vd. http://creativecommons.org/licenses/by-sa/4.0/deed.eo.
  2. La precipaj membroj devenas de Francio, Germanio, Irano, Filipinoj kaj Indonezio ( MvP012 Umujo. Movada vidpunkto (9-a de januaro 2017). Alirita la 28-an de julio 2017.).
  3. Tie ĉi.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 MvP012 Umujo. Movada vidpunkto (9-a de januaro 2017). Alirita la 28-an de februaro 2017.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]