Un chien andalou

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Un chien andalou
Esperanta titolo Andaluza hundo
Lando Francio
Jaro 1929
Daŭro 16 minutoj
Koloro Senkolora filmo
Sono Senparola filmo
Direktoro Luis Buñuel
Verkistoj Luis Buñuel, Salvador Dalí
Aktoraro

Pierre BATCHEFF: homo
Simone MAREUIL: junulino
Salvador Dalí: seminariano
Luis Buñuel: junulo kun razilo
Robert HOMMET: knabo
MARVAL: seminariano
Fano MESSAN:duseksulo
Jaime MIRAVILLES: seminariano

Fotografado Albert DUVERGER
Muntado Luis Buñuel
Neoriginala muziko Richard Wagner
el Tristan und Isolde: Liebestod

Un chien andalou (Andaluza hundo) estas superrealisma mallonga filmo de Luis Buñuel kaj Salvador Dalí.

Resumo[redakti | redakti fonton]

Produktita en Francio en 1928, la filmo kaj elvenas kaj kritikas la tiaman francan avangardan filmmovadon. Konforme kun avangarda formo, ĝi prezentas serion da ŝajne neligitaj, kelkfoje ofendaj, scenoj kiuj klopodas ŝoki la filmvidantojn. Kontraŭe, la filmo konservas la avangardan tradicion, emfazante enhavon same kiel kinan formon: surprizaj fotilaj (kameraaj) anguloj, filmtrukoj, ktp.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

"Un chien andalou konsistas el deksep minutoj da bizaraj kaj superrealaj bildoj, kiuj povus aŭ ne povus signifi ion..." IMDb.

La filmo ekas per sceno, en kiu la okulo de vivanta virino estas distranĉata per razilo, kaj kontinuas kun serio da superrealaj scenoj: homo frapetas tranĉitan manon en la strato per sia kano; homo trenas du koncertpianojn, kiuj enhavas mortajn kaj putrantajn azenojn, la ŝtonplatojn de la Dekalogo kaj vivantajn sacerdotojn; formikoj malmergiĝas el truo en la manplato de iu; la puba hararo de virino fiksiĝas al vizaĝo de iu.

Kritikoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ certaj kritikistoj, Un chien andalou estas komprenebla kiel tipa Buñuel-a kontraŭburĝa, kontraŭklerika peco. Ekzemple, la homo trenanta pianon, azenojn kaj sacerdotojn povas signifi, ke la progreso de homo al sia celo malfaciliĝas per la bagaĝo de konvencia socio, kiun li devas porti.

Alia interesa penso estas, ke la distranĉo de la okulo povas kompreniĝi kvazaŭ Buñuel "atakas" la spektantojn de la filmo. Buñuel mem rolas la homon kun la razilo.

Alia interpretado, baziĝas sur la temo de la "senbremsa amo" (laŭvorte:"freneza amo"), ŝatata temo de la surperrealismo. La ofta uzo de liebestod de Wagner laŭlonge de la filmo, tion substrekas. Pri la okulo distranĉita, la "ŝlosilo" estus: Amo estas blinda, oni malfermu ĝiajn okulojn....Neniu "oficiala" deklaro, nek de Dali, nek de Buñuel apogas tiun ideon, sed la vort-ludoj estas verŝajna: ne maloftis tiaj vort-ludoj en la verkoj de la superrealistoj, ekz.: "nous nous cajolions" (ni nin karesadis) estas la titolo de du desegnoj de Marcel Duchamp kiu prezentas vartistino kaj leona kaĝo (en la franca, vartistino estas popole nomata "nounou" kiu fonetique egalas "nous nous" kaj leona kaĝo estas "cage aux lions" fonetique egalas al "cajolions")

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • IMDb Internet Movie Database - anglalingva interreta filmdatenaro. (IMDb 2005-12-01)


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]