Un homme et son chien (2009)
Un homme et son chien (Viro kaj sia hundo) estas franca filmo de Francis Huster aperinta en 2009. Temas pri refaro de itala filmo Umberto D. de Vittorio de Sica.
Tiu filmo anoncas la revenon de Jean-Paul Belmondo al kino post sep jaroj da foresto el platformoj de filmado, post lia vaskulara cerba akcidento.
Enhavo |
Temo[redakti]
Charles kaj ties hundo. Alloga vidvino, Jeanne, lia ĉambro-luantino, anoncas sian reedziniĝon al Charles kaj forpelas lin. Ŝi estis lia amantino post la morto de sia edzo, la plej bona amiko de Charles, dum iliaj jaroj de navigado. Sen aliaj enspezoj ol malgranda pensio, Charles eliras al strato.
Leïla, graveda juna hejm-dungitino, nur povas oferti siajn amemon kaj luman rideton al li. Interŝanĝe, Charles donos al ŝi multe pli...
Teĥnikaĵoj[redakti]
- Titolo: Un homme et son chien
- Reĝisoro: Francis Huster
- Scenaro: Francis Huster, dialogoj: Francis Huster, Murielle Magellan, laŭ Umberto D., reĝisorita de Vittorio De Sica, originala scenaro Cesare Zavattini.
- Originala muziko: Philippe Rombi
- Muntado: Luciana Reali
- Produktoro: Jean-Louis Livi (F COMME FILM)
- Jaro de filmado: 2008
- Lando: Francio
- Aperdato: 14-a de januaro 2009 (Francio)
Rolularo[redakti]
- Jean-Paul Belmondo: Charles
- Hafsia Herzi: Leïla
- Francis Huster: Robert
- Julika Jenkins: Jeanne
- Max von Sydow
- Jean Dujardin
- José Garcia
- Caroline Silhol
- Michèle Bernier
- Françoise Fabian
- Cristiana Reali
- Pierre Mondy
- Daniel Prévost
- Antoine Duléry
- Charles Gérard
- Patrick Bosso
- Jean-Luc Lemoine
- Barbara Schulz
- Sarah Biasini
- Bruno Lochet
- Rachida Brakni
- Aurélien Wiik
- Nicole Calfan
- Robert Hossein
- Micheline Presle
- Emmanuelle Riva
- Jean-Marc Thibault
Hundraso: grifono
Komentaro[redakti]
Je la fino de la filmo, Charles marŝas sur fervojo renkonte al trajno: tiu ĉi veturas sur dekstra relvojo anstataŭ sur maldekstra kiel en la plej granda parto de Francio.
Eksteraj ligiloj[redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Filmo |
- Un homme et son chien en IMDb
- Un homme et son chien en Allocine
- Retejo de F COMME FILM kiu produktis la filmon Un homme et son chien