Miguel de Unamuno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Unamuno)
Saltu al: navigado, serĉo

Miguel de UNAMUNO (Bilbao, 29-a de septembro 1864Salamanko, 31-a de decembro 1936) estas, kun José Ortega y Gasset, unu el la plej influaj hispanaj filozofoj de la 20-a jarcento. Li luktis pri la temo de fido kaj racio, starinte inter la pasintaj mistikaj sanktuloj de Hispanio kaj la estontaj ekzistencialistaj filozofoj de Eŭropo, inter katolikismo kaj modernismo. Oni klasas lin en la Generacio de 1898 (Hispanio).

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1888, li konkursis en Bilbao katedron pri eŭska lingvo kontraŭ Sabino ARANA kaj la venkonto Resurrección María de Azcue.

Kiel profesoro de la helena lingvo ĉe la Universitato de Salamanko, kaj poste ties rektoro, li firme kaj kuraĝe staris kontraŭ la diktaturo de Miguel Primo De Rivera, rezultinte en ekzilo en kanaria insulo Fuerteventura kaj fuĝo al Francio en la 1920-aj.

Li reiris al Salamanko dum Dua Hispana Respubliko kaj li estis deputito en la unua respublikana Parlamento. Poste, li seniluziiĝis de la tiama politiko. Kiam komencis la interna milito, li iel apogis la ribeliĝintojn, sed baldaŭ li sentis sin malkonforta kun la plej malintelektaj trajtoj de la militistoj, havis publikan alfrontiĝon kun grava generalo kaj estis izolita de la nova reĝimo; li mortis baldaŭ post la incidento, kaj lia funeralo fariĝis unu el la malmultaj elmontroj de protesto en la frankista flanko.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1896: Paz en la guerra
  • 1902: Amor y Pedagogía
  • 1905: Vida de don Quijote y Sancho
  • 1907: Poesías
  • 1913: Del sentimiento trágico de la vida en los hombres y los pueblos
  • 1914: Niebla
  • 1917: Abel Sánchez
  • 1920: El Cristo de Velázquez
  • 1921: La tía Tula
  • 1924: La agonía del cristianismo
  • 1925: Cómo se hace una novela
  • 1931: San Manuel Bueno, mártir

Li verkis poezion, romanojn kaj eseojn. La plej grava de lia verkaro estas Pri l'sento tragedia de la vivo (1913), la konfeso de sia filozofio. La vivo de Don Kiĥoto kaj Sanĉo (1905) estas detala analizo de romano de Cervantes. Sankta Manuelo Bona, martiro (1931) estas filozofia romano, kiu rakontas pri katolika sacerdoto, kiu luktas pri fido kaj dubo, kiu ne kredas al la vivo eterna, sed predikas tion al siaj paroĥanoj, "ne por mortigi ilin". En La angoro de kristanismo (1924), Unamuno klarigas, kial lia kapo ne povis kredi je la kristanismo, kiun lia koro amis.

Kiel Tolstoj, Unamuno enviis la simplan fidon de la kamparanoj, sed estis tro modernista por esti ekleziano. Fido kaj dubo.

Laŭ Unamuno, la radiko de ĉiu filozofio kaj ĉiu religio -- fakte, de ĉiu homa ago kaj penso -- estas la timo de morto kaj la deziro pri senmorteco. Famo, arto, mono, familio, plezuro, egoismo, filozofio, Dio -- en ĉio ni serĉas (konsciesubkonscie) ian senmortecon aŭ, kiel Spinozo, konsolon pri nia mortonteco. Homo, kiel Unamuno diras, estas la animalo, kiu gardas siajn mortintojn. Aristotelo diras ke homo estas la animalo politika, sed homo ja estas la animalo tragika.

Fido kaj Racio: Laŭ Tomaso de Akvino, fido estas superracia sed ne kontraŭracia, sed laŭ Unamuno, ĝi estas superracia sed iafoje kontraŭracia. Ekzemple, la pruvo de Tomaso de Akvino, ke la homa animo estas senmorta (Summa Theologica I 75.1-6) konvinkas nur la konvinkiton, ne la skeptikan homon de racio. Kaj, kvankam Spinozo kaj Nietzsche penis pruvi racie la senmortecon de iu parto de la animo, tio ne estas la "mi", kiun ni konscie konas.

Li lernis la danan lingvon por legi verkojn de Søren Kierkegaard. Ĉar racio ne povas pruvi la senmortecon de la animo, ĝi estas la malamiko de homo, de vivo. Kaj racio, kiu komencis kiel la ora vojo al la vero, en la fino detruas la veron per skeptikismo.

Unamuno staris inter du mondoj: inter la tradicia katolikismo de Hispanio kaj la nova modernismo de Eŭropo; inter fido kaj racio. Kaj li vidis, ke nek fido nek racio povas tute satigi la homon: fido satigas la koron sed ne la kapon, dum racio satigas la kapon sed ne la koron. Plue, fido estas kontraŭracia kaj racio estas kontraŭfida. Tial nek racio nek fido povas aŭ tute venki aŭ tute satigi.

Lia solvo: De la senco tragika de la vivo.

Alia interesa kaj simpatia ideo lia estis, ke historion oni povas pli ĝuste kompreni per "malgrandaj" historioj de nekonataj individuaj homoj, ol per fokusiĝo je ĉefaj eventoj tiaj, kiaj militoj aŭ ŝtattraktatoj. Li en siaj verkoj provis pentri vivon de malgravaj nekonataj "etaj" homoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]