Unanimismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Unanimismo estis franca literaturfilozofa movado, kies nomo havas sian originon en la poemo "Vie unanime" (1908) de Jules Romains. Ĝi fondiĝis ĉirkaŭ la jaro 1910 de J. Romains kaj de aliaj junaj poetoj - R. Arcos, G. Duhamel, Ch. Vildrac. Ĉiuj tiuj apartenis al la poeta grupo "Abbaye" en Créteil. Bazas iliaj verkoj sur la penso ke la grupa animo (france "âme unanime") superu la individuan vivon.