Uncle Sam

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Uncle Sam laŭ J.M.Flagg

Uncle Sam [ankl sam] ("Onklo Saĉjo") estas karikaturo de 19-a jarcento desegnita kiel personigo de Usono. La ĝusta origino estas debatata, sed plimulto kredas, ke la nomo estas ludo pri U.S. (United States, angla nomo de Usono).

Antaŭaj personigo de Usono kiel Brother Jonathan estis anstataŭitaj de Uncle Sam ĉirkaŭ Usona Enlanda Milito. La ina persono Columbia apenaŭ aperas post la 1920-aj jaroj. La Statuo de Libereco estas alia usona simbolo proksimume tiom fama kiel Uncle Sam.

Oni ankaŭ uzas Uncle Sam por la usona ŝtato.

Uncle Sam ordinare aperas kiel alta maljuna homo kun cilindra ĉapelo kun blankaj steloj sur bluo kaj ruĝaj kaj blankaj strekoj, en ruĝa, blanka kaj blua frako kaj streka pantalono, laŭ kanona desegno de karikaturisto Thomas Nast.

La figuro aperas en politikaj karikaturoj por reprezenti Usonon kaŭ ties registaron. Ĉe usonaj desegnistoj, ĝi ĝenerale estas respektata. Alilande, ĝi povas aperi fia, personigo de usona imperiismo kaj orgojlo.

Dum Unua mondmilito, James Montgomery Flagg kreis en 1917 faman varbafiŝon temante Uncle Sam montrofingrante la spektanton super teksto "I want YOU!" ("Mi volas VIN [por la usona armeo]!"). La vizaĝo estas bazita laŭ tiu de Flagg mem. Flagg estis inspirita de brita varbafiŝo kun Horatio Kitchener en simila pozo. La afiŝo de Flagg estis reuzita por Dua mondmilito kaj diversaj parodioj aperis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Marianne, John Bull, Onklo Zam