Unciuc
(Alidirektita el Uncsukfalva)
Unciuc [unĉuk] (hungare: Uncsukfalva, germane: Unzendorf) estas vilaĝo en Rumanio sudokcidente de Haţeg. Administre ĝi apartenas al Râu de Mori.
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
En 1910 ĝi havis 244 loĝantojn (rumanoj); en 1992 214 (rumanoj).
Historio[redakti | redakti fonton]
Ĝia unua mencio skribe estas en 1439. Ĝis 1919 apartenis al Hungario, (Hunyad vármegye).
Fonto[redakti | redakti fonton]
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Renomaj homoj[redakti | redakti fonton]
Laŭ unuj fontoj tie naskiĝis István Csáky: ministro por eksteraj aferoj de Hungario