Undervelier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Undervelier
Blazono de Undervelier
Blazono de Undervelier
Blazono de Undervelier
Undervelier
Undervelier
Undervelier
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Ĵuraso
Komunumo(j) {{{komunumo}}}
Koordinatoj  47° 18′ 15″ N 7° 13′ 30″ O / 47.30417 °N, 7.22500 °O / 47.30417; 7.22500 (mapo)Koordinatoj: 47° 18′ 15″ N 7° 13′ 30″ O / 47.30417 °N, 7.22500 °O / 47.30417; 7.22500 (mapo)
Areo 14,00 km²
Alteco 536 m super marnivelo
Poŝtkodo 2863
Mapo de Undervelier
Mapo de Undervelier
Situa mapo de Undervelier antaŭ la komunuma kuniĝo
vdr

Undervelier (malnova germanlingva nomo Unterschwiler) estis ĝis la 31-a de decmebro komunumo kaj kaj ek de la 1-a de januaro 2013 parto de la komunumo Haute-Sorne en la Distrikto Delemonto en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 309 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

Undervelier situas 12 kilometrojn sudokcidente de la kantonĉefurbo Delemonto ambaŭflanke de la rivero Sorne, alfluanto de Birs, inter du profundaj ravinoj de la Katenĵuraso. La ravino sude de la vilaĝo estas la famkonata Gorges du Pichoux.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 14,0 km², de kiuj la plej granda parto, nom 73% estas kovritaj de arbaro, 24% servas por agrikulturo kaj nur 2% por setlado.

Iamaj Najbaraj komunumoj

La iama komunumo Undervelier limis ĝis la fino de 2012 en nordo al Bassecourt, en nordoriento al Courfaivre, en oriento al Soulce, en sudoriento al Souboz (BE), en sudo al Sornetan (BE), en sudsudokcidento al Monible (BE), en sudokcidento al Rebévelier (BE), en okcidento al Saulcy, kaj en nordokcidento al Glovelier.

Trafiko

Undervelier situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika transportreto ĝi estas konektita per poŝtaŭtolinio de Soulce al Bassecourt.

Historio

La unua dokumenta mencio de Undervelier datiĝas el la jaro 1179 kiel Undrewiller.

Arkeologiaj trovaĵoj pruvas, ke en la Kavarlo de Sankta Kolombino jam en la neolitiko kaj la bronzepoko setlis homoj. Kiel unu de la 13 liberaj vilaĝoj de la regno Delemonto Undervelier fariĝis en la jaro 1271 havaĵo de la Princepiskopejo Bazelo. Post la Franca Revolucio de 1792 dum unu jaro la vilaĝo apartenis al la Raŭraka Respubliko por poste aparteni de 1793 ĝis 1815 al Francio, unue kiel parto de la departemento Mont-Terrible kaj poste de la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la regionon al la svisa Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 1979 Undervelier apartenas al la nove fondita Kantono Ĵuraso.[1]

Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 la iamaj komunumoj Bassecourt, Courfaivre, Glovelier, Soulce kaj Undervelier estis kunigitaj al la nova komunumo Haute-Sorne kaj ĉesis do ekzisti kiel aŭtonomaj komunumoj.

Vidindaĵoj

En la ravino sude de la vilaĝo ĉe la okcidenta bordo de la rivero Sorne situas la Groto de la Sankta Kolombino, kiu estas pilgrimejo por kredantoj ĉefe el Hispanio kaj Portugalio, kiu tie serĉas la subtenon de la sanktulino.

Bildoj

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: La historiaj informoj parte baziĝas sur la teksto pri Undervelier en la germanlignva vikipedio.

Eksteraj Ligiloj