Ungo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La partoj de la ungo. A) Ungolameno B) Ungoflanko C) Luneto, duonluno D) Kutiklo.
Krifoj de igvano

Ungo (unguis) estas korneca elkreskaĵo ĉe la ekstremo (sur la lasta falango) de homaj aŭ bestaj fingroj. Ĝi estiĝas per dikiĝo de la haŭta kerato. La ungo estas plata ĉe la primatoj, homo; ĉe la aliaj animaloj ĝi estas kurba, pinta estaĵo, kiu ĉe kelkaj bestoj (kato) estas entirebla. Oni nomas krifo ĉiun ungegon de sovaĝaj rabobestoj aŭ rabobirdoj (la nocio uzatas nun en poemoj).

Oni distingas ĉe homo 11 diversajn formojn de la homa ungo. Tiu formo ofte herediĝas. La homa ungo povas enkreski, enkarniĝi, infektiĝi je fungo.

Partoj de ungo

  • Ungolameno: La videbla parto de la ungo sur fingroj kaj piedfingroj.
  • Subunga haŭto: La haŭto sub la ungolameno
  • Matrikso (lat. matrix unguis): La areo sub la kutiklo. Ĝi estas la kaŝita parto de la ungo kie kreskado okazas.
  • Luneto: Parto de la matrikso kio estas blanka kaj kun formo duonluna.
  • Kutiklo: Haŭto kiu preterkreskas la ungolameno kaj randas ĉe la bazo de la ungo. Ĝi malebligas al bakterioj kaj malpuraĵoj lokiĝi inter la haŭto kaj la ungo.
  • Ungoflankoj: La faldita haŭto flanke de la ungo.

Proverbo

Ekzistas proverboj pri ungo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
     Malgranda birdeto, sed akra ungeto. 
  • Citaĵo
     Vizaĝo agrabla kaj ungo diabla. 

Referencoj

  1. Lernu