Unguĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unguĵo
insuloadministra teritoria unuo [+]

AkvejoHinda oceano

Koordinatoj6° 8′ S, 39° 19′ O (mapo)-6.134166666666739.316388888889Koordinatoj: 6° 8′ S, 39° 19′ O (mapo)
ĈefurboZanzibaro
- koordinatoj6° 8′ S, 39° 19′ O (mapo)-6.134166666666739.316388888889Koordinatoj: 6° 8′ S, 39° 19′ O (mapo) [+]
Plej alta punktoMasingini
- alteco135 m

Longo83 km (52 mi)
Larĝo37 km (23 mi)
Areo1 575 km² (157 500 ha) [+]
Loĝantaro896 721 [+] (2012)
HorzonoUTC+03:00 [+]

Unguĵo (Tanzanio)
Unguĵo (Tanzanio)
DEC

Unguĵo (Hinda oceano)
Unguĵo (Hinda oceano)
DEC
Map
Unguĵo
Vikimedia Komunejo:  Zanzibar [+]
vdr
Mapo de Unguĵo

ZanzibaroUnguĵo (svahile Unguja) estas insulo en la Hinda Oceano, antaŭ la bordo de Tanganjikio. Kune kun insulo Pembo kaj kelkaj insuletoj ĝi konsistigas la iaman landon, nun federacian provincon Zanzibaro, kiu apartenas al Tanzanio (la silabo zan en la nomo de la ŝtato venas de la vorto Zanzibar).

La insulo estas dividita al tri administraj regionoj de Tanzanio:

Urbo Zanzibaro, la ĉefurbo de Urba-Okcidenta Unguĵo, estas konsiderata ankaŭ la ĉefurbo de la insulo.

Zanzibaro/Unguĵo havas areon de 1.651 km². Laŭ censo de 2002 ĝi havis ĉirkaŭ 625.000 loĝantojn, el kiuj pli ol duono vivas en aŭ ĉirkaŭ la ĉefurbo. En iuj fontoj eblas trovi, ke Zanzibaro havas ĉirkaŭ milionon da loĝantoj: en tiuj kazoj temas pri Unguĵo kaj Pembo kune.

Unguĵo, Pembo kaj Mafia foje estas nomataj la Spicaj Insuloj.

Situo de Unguĵo

La Markolo de Zanzibaro estas markolo, kiu apartigas la insulon Unguĵo el ĉeftera Tanzanio.