Petro Stojan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Uniala)
Petro Stojan
Persona informo
Naskiĝo 22-an de julio 1884 (1884-07-22)
en Izmajil,  Rusia Imperio
Morto 3-an de majo 1961 (1961-05-03) (76-jaraĝa)
en Nico
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Rusia Imperio
Okupo
Okupo vortaristo • lingvistoesperantistoesperantologo
vdr

Petro STOJAN (ankaŭ Petr Eustache Stojan[1], naskiĝis la 22-an de junio 1884 en Izmajil, Besarabio – mortis la 3-an de majo 1961 en Nico, Francio) estis rusa esperantisto, bibliografo kaj leksikografo, membro de la Lingva Komitato de 1914.

Stojan studis en Riŝeljea Liceo en Odeso (la posta universitato de Odeso), poste fizik-matematikon en Odeso kaj Peterburgo, fine de 1906 ĝis 1907 en Parizo. De 1919 ĝis 1922 li estis instruisto – «profesoro de liceo» – en Serbio. De 1925 kelkajn jarojn li profesie laboris ĉe Universala Esperanto-Asocio (UEA) en Ĝenevo pri sia plej grava verko, la Bibliografio de Internacia Lingvo de 1929. Inter 1926 kaj 1930 li respondecis pri la Biblioteko Hector Hodler de UEA.

La finon de sia vivo li pasigis en suda Francio. La 3-an de majo 1961 li sin mortigis 77-jaraĝa en Nico per submergo (sindronigo) .

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

Al Esperanto Stojan aliĝis en 1903. Laŭ Enciklopedio de Esperanto «li estis unu el la veraj kompetentuloj pri vortara tekniko». Dum 16 jaroj li laboris por 12 vortaroj, inter aliaj por la granda rusa vortaro de la Rusia Akademio de Sciencoj. Konataj krome estas liaj Ornitologia Vortaro Oklingva de 1911, Rusa-Esperanto Vortareto kaj Ilustrita Vortaro de la Rusa Lingvo (760 paĝoj kaj 2000 bildoj). En 1913 Stojan proponis Universalan Slipan Enciklopedion (USE), kiu laŭ lia ideo povus esti daŭre eldonata per apartaj slipoj por ĉiu temo. En 1929 aperis lia granda Bibliografio de Internacia Lingvo. Krom tio li eldonis en Esperanto multajn valorajn sciencajn artikolojn kaj originalajn literaturaĵojn.

Formulo de Stojan[redakti | redakti fonton]

Pri la gramatiko de Esperanto, li proponis la "formulon de Stojan":

-o de X estas -o
-o da X estas X:

En la salonon eniris en du vicoj deko da gvardiistoj, poste du vicoj de pastroj.

  • Kiaspeca tiu grupo? –Vicoj de pastroj.
  • Kiom multe? –Deko da gvardiistoj.

Biozofio[redakti | redakti fonton]

Vindiania

En Francio Stojan verkis pri La Vindiania, tezo pri origino de hindeŭropaj lingvoj, kaj plena filozofio lia de la vivo, kiun li nomis "biozofio"; sed liaj verkoj restis sub formo de manskribitaj kajeroj cirkulantaj inter rondo de kelkaj amikoj, nur maldika libro estis eldonita pri tio, en Arras en 1946. (fonto?)

Planlingvoj[redakti | redakti fonton]

Stojan kreis multajn projektojn de internacia planlingvo, plejparto restis neeldonita: Amiana, Ariana, Eo, Espo, Idido, Liana, Lingua franka, Renova, Spiranta, Uniala, Unita.

  • Ariana aŭ Aryana estis proponita de Stojan en 1912. Ariana estas esperantido kies vortprovizo estas bazita sur pra-hind-eŭropa (arja) radikaro. Ĝi estas pra-formo de Amiana. La projekto ricevis la bibliotekan klasifikon 419.31 “1912” de Biblioteko Butler. Amiana estas evoluigita formo de Ariana. La projekto estis proponata en 1919 kaj ĝia fina versio aperis en 1922, sed neniam ĝi estis presita. La klasifikon en Biblioteko Butler estas 419.31 “1919”, kun komento: «skizo nekompleta, nefinita, nebula».
Bibliografio: Bibliografio de Internacia Lingvo. Genève: Bibliografia Servo de Universala Esperanto-Asocio, 1929. 560 paĝoj.
Uniala estas internacia planlingvo proponita en 1923 de P. J. Troost kaj Stojan. Unuaj versoj de Patro nia: Patro nosyo qi e an cielus, santifita esay noma tuya, venay rega tuya, facay volunta tuya qom an cielu eti sur la tera.
  • Eo (tiel!), proponita en 1926 sub lia pseŭdonimo Ribauld, estas esperantido kun tre mallongaj radikoj.
  • Espo ankaŭ estas pra-formeska esperantido kreita de Stojan, ankaŭ sub la pseŭdonimo Ribauld, en 1926, sed ne publikigita. Ĝi ne uzis la korelativojn de Esperanto, sed la naturalisman sistemon de Ido rilate tiun punkton.

Por Idido, li uzis la kaŝnomon "Šulerc", anagramo por «ŝerculo», por aliaj lingvoj li uzis ankaŭ la pseŭdonimon "Ribaulb" aŭ "Radovich". Eble li verkis tiujn projektoj kiel fikcilingvoj, simple por amuzo, sed en tiu epoko tiu koncepto ankoraŭ ne ekzistis.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Puti k Istine (Vojoj al vero), 1908 - du ĉapitroj pri artefaritaj lingvoj)
  • Ornitologia Vortaro Oklingva de Birdoj Eŭropaj (1911)
  • Materialoj pri la Fundamento (1912, en Oficiala Gazeto n-ro 41)
  • Internacia Transskribo de Propraj Nomoj (1913)
  • Karmannyj Russko-Esperanto Slovarik (Poŝa Rusa-Esperanto Vortareto), (1912)
  • Neobxodymyja Svedenija ob Esp. (Necesaj scioj pri Esperanto, 1912 – kune kun Nežinskij)
  • Dopolnenie k Esp. Russkomu Slovarju (Aldonoj al Esperanto-rusa vortaro, 1913)
  • Slavjanstvo i Esperanto (Slavaro kaj Esperanto, 1914)
  • Esperanto pered Sudom Profesora (Esperanto antaŭ tribunalo de profesoro, 1914)
  • Jazykoznanie i Esperanto (Lingvistiko kaj Esperanto, 1914)
  • Vojaĝaj notoj (1915-1916, en La Ondo de Esperanto)
  • Lingvaj studoj (1920-1926, en Esperanto)
  • Cent Libroj Esperantaj (1923)
  • Pri la Evoluo de Esperanto (1925, Progreso, Prago)
  • Principoj de Esperanto (1926, en Kataluna Esperantisto)
  • Historio de Esperanto, kritikaj notoj (1926, Progreso – sub «Ribaulb»)
  • Enkonduko al la fonetiko (1926, en Esperanto)
  • Katalogo de lingvoj naturaj, popolaj, literaturaj, klasikaj & artefaritaj (1927)
  • Esperantismo, kongresoj, pioniroj, literaturo, versfarado, fakvortaro, gazetaro (1927, en jarlibro de UEA)
  • Rememoraĵoj pri la unuaj tempoj de Esp. (1927, Progreso) [2]
  • Nia literaturo, versfarado, fakvortaro, gazetaro (1927, en jarlibro de UEA)
  • Kiel fariĝis nia movado (1928, en jarlibro de UEA)
  • Deveno kaj Vivo de la lingvo Esperanto (1929)
  • Bibliografio de Internacia Lingvo (1929)
  • Vindiana berceau de nos aïeux (Vindiano lulilo de niaj prapatroj, 1946, Arras, aŭtornomo Pétro Stoyan)
  • Al Geozofio per Abicelo (1954)
  • Renova, idéo-langue exter-nationale basée sur la "Vindiana" (Nice, 1960)[3]
  • Vindoj kaj Dagoj (1991, postmorte)

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Li ankaŭ uzis la kaŝnomon "Šulerc", anagramo por «ŝerculo», kaj la pseŭdonimon "Ribaulb" aŭ "Radovich".
  2. La Ondo de Esperanto, 2009, 5-6, p. 19-21
  3. Rikordo en la katalogo de la Franca Nacia Biblioteko

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Golden, Bernard (1981). Petro Stojan: Malesperantisto. En: Literatura Foiro 12a jaro 1981, n-ro 70 (Dec.), p. 13-17
  • Golden, Bernard (1982). La plumnomoj de Petro Stojan. En: Dia Regno 1982:1-2 (Jan.-Feb.), p. 2384
  • Golden, Bernard (1986). Bibliografiaj donitaĵoj rilate verkojn pri Petro Stojan. En: Informilo por Interlingvistoj, 1986:11, p. 1-4
  • Sidorov, Anatol (2011). Petro Stojan: From fervent interlinguist to forgotten hermit, Language Problems and Language Planning 28 (3), p. 261-271.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

IALA

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.