Unikodkapabla programo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Unikodkapablaj Programoj)

Jen listo de programoj, kiuj kapablas uzi Unikodon, parte kun klarigoj, kiel aktivigi kaj uzi ilin.

Programoj[redakti | redakti fonton]

Retumiloj[redakti | redakti fonton]

  • Mozilla (kaj nova — SeaMonkey), TTT-legilo kaj retpoŝta programo/novaĵlegilo: elektu en la menuo View/Character Coding/Unicode (UTF-8)
  • Netscape 7 (TTT-legilo kaj retpoŝta programo/novaĵlegilo)
  • Opera 6: TTT-legilo kaj retpoŝta programo
    • kaj la vindoza kaj la linuksa retumiloj regas unikodon.
    • la vindoza novaĵlegilo regas UTF-8-on, sed ne UTF-7-on.
    • en la menuoj, la esperantaĵoj ne aperas bone.
    • kun esperanta traduko (por la vindoza eldono)

Retpoŝtiloj[redakti | redakti fonton]

  • Kmail (kun Linukso kaj KDE), retpoŝta programo: elektu en la menuo options/set encoding/Unicode (utf-8)
  • Mozilla Thunderbird
  • Outlook: retpoŝta programo
  • Outlook Express: retpoŝta programo/novaĵlegilo (kune kun Vindozo/Esplorilo)

Tekstprilaboriloj[redakti | redakti fonton]

  • Simredo: java unikoda redaktilo
  • Vim: redaktilo por plata teksto, havebla por pli-malpli ĉiuj komputilaj sistemoj, tre potenca. Ekde versio 6, Vim regas Unikodon tre bone.
  • Yudit, unikoda redaktilo por plata teksto
  • WordPad (parto de Vindozo, taŭgas por simplaj taskoj)
  • WordPerfect 10 (la kune vendita programo Quattro Pro ŝajnas esti ne-unikodkapabla)

Oficejaj pakaĵoj[redakti | redakti fonton]

Unikodaj tiparoj[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale oni bezonas ankaŭ unikodajn tiparojn.

  • kun aktualaj Vindozoj aŭ Linuksoj, ili jam ĉeestas.
  • por malnovaj Vindozoj, oni ne plu povas elŝuti tiajn tiparojn de Mikrosofto. (La iama elŝutejo estis [4].)
  • Vi povas elŝuti la tiparon Lucida Sans Unicode de [5].
  • Tri unikodajn tiparojn vi povas elŝuti de la retejo de Flandra Esperanto-Ligo.
  • aliaj sistemoj?

Klavaro kun Esperantaj literoj[redakti | redakti fonton]

Unue kontrolu ĉu via sistemo jam havas klavararanĝon kiu ebligas tajpi en Esperanto, ekzemple "Canadian Multilanguage Standard" (Kanada Plurlingva Norma) en Vindozo, aŭ "USA (Alternative international)" (Usono alternativa) en Linukso, aŭ "U.S. Extended” (Usona etendita) en OS-X.[1]

Por tajpi esperantajn literojn ekzistas diversaj metodoj: elekti klavar-aranĝon kiu ebligas tajpi ĉapelitajn literojn, aŭ per mortaj klavoj aŭ per speciala aranĝo por Esperanto, aŭ aldoni trianivelan klavon kaj esperantajn signojn. La plej aktuala (en 2022) priskribo de la eblecoj por diversaj komputilaj sistemoj, inkluzive de poŝtelefonoj, troviĝas ĉe la retejo de NZEA [1] Iuj programoj havas propran metodon (ekz. Simredo), aliaj uzas ĝeneralan metodon (Mozilo, Netscape 7, KMail). Tamen tute ĝenerala metodo ebligas tajpi en Esperanto en iu ajn programo, do estas pli konvena ol speciala, eĉ idiosinkraza metodo.

Fenestra Sistemo X (GNU, Linukso)[redakti | redakti fonton]

Estas tre facile aldoni klavkombinaĵojn por la ĉapelitaj literoj de la esperanta alfabeto al la kutime uzata klavaro, almenaŭ en Gnomo kaj KDE. Neniu elŝutaĵo estas bezonata. Oni povas agordi la klavararanĝon en Sistemaj preferoj, Klavaro, elektante je "Aldonado de Esperantaj supersignoj" kaj la klavararanĝo. Ankaŭ necesas "Klavo por elekti trian nivelon" kaj la klavo uzota.[1] Pli detala priskribo troviĝas ĉe Linukso.

Se oni tute ne volas dependi de la labormedio, aŭ se onia labormedio ne havas tian funkcion, de antaŭ jaroj eblas agordi pli senpere.

Unu metodo estas ŝanĝi la dosieron "~/.Xmodmap". Ekzemple, por uzi la "AltGr"-klavon, aldonu la jenajn liniojn :

  keycode 54 = C NoSymbol ccircumflex
  keycode 42 = G NoSymbol gcircumflex
  keycode 43 = H NoSymbol hcircumflex
  keycode 44 = J NoSymbol jcircumflex
  keycode 39 = S NoSymbol scircumflex
  keycode 30 = U NoSymbol ubreve

Post tio, lanĉu la komandon: xmodmap ~/.Xmodmap kaj tajpu [Alt Gr]+C por ĉ, [Alt Gr]+G por ĝ, ktp.

Alia metodo estas uzi XKB.

Por pli da informo, vidu https://bertilow.com/komputo/linukso.html.

Vindozo[redakti | redakti fonton]

La klavararanĝo "Canadian Multilanguage Standard" (Kanada Plurlingva Norma) estas defaŭlte instalita en Vindozo. Ĝi ebligas tajpi esperantajn ĉapelitajn literojn per mortaj klavoj.[1]

Distribuaĵoj de Vindozo ne provizas specialan esperantan klavararanĝon, sed por ili ekzistas jenaj senpagaj kaj liberaj rimedoj:

Ankaŭ ekzistas proprietaj metodoj.

Per Interreto[redakti | redakti fonton]

Vi ankaŭ povas uzi Enlinian Virtualan Klavaron (E.V.K.), kiel typeit, kie vi povas tajpi Esperantajn literojn per via klavaro, en la typeit-kadro. Vi povas malfermi tiun paĝon kiam vi bezonas tajpi ion en Esperanto kaj poste kopii ĝin al via dokumento.

Referencoj[redakti | redakti fonton]