Unio de Utrecht

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Unio de Utreĥto)
Mapo de la hispanaj Nederlandaj teritorioj kaj de la Unio de Utrecht (1579).

La Unio de UtrechtUnuiĝo de Utreĥto (nederlande Unie van Utrecht), estas traktato subskribita la 23-a de januaro 1579, en Utrecht en Nederlando. Ĝi estas konsiderata politika reago de la protestantaj provincoj al la Unio de Arras de 1579.

La traktato unuigis la provincojn dezirantajn deiĝi el hispanaj nederlandaj teritorioj pro motivoj kaj politikaj kaj religiaj.

La Unio de Utrecht ofte estas konsiderata kiel la akto kiu ekstartis la aliron al la sendependo de la “Unuiĝintaj provincoj”, kiu estis internacie rekonata en 1648 per la pactraktato Vestfalia Paco.

Urboj kaj provincoj subskribintaj la Union[redakti | redakti fonton]

Dum multaj jaroj ekde 1579 ankaŭ germanlingva teritorio oriente de la "kerna" teritorio de la Unio de Utrecht apartenis al la ŝtato, nome la historia urbo kaj graflando Lingen en la regiono Emslando de la fondiĝo de la unio ĝis la jaro 1593, kiam dum la Okdekjara Milito soldataro de la hispana linio de Habsburgoj konkeris Lingen, kaj duafoje inter 1597 kaj 1605, kiam la graflando post 25 jaroj ree iĝis hispana, kaj de 1630 ĝis 1713 denove estis parto de la Unio de Utrecht, do nederlanda. Krome menciindas, ke la Duklando Geldern ampleksis pli grandan areon ol la nuntempan provincon Gelderland, kiu egalas al tri kvaronoj de la duklanda teritorio: la duklanda ĉefurbo Geldern kaj ties ĉirkaŭaĵo apartenis al la fonda teritorio de la unio, sed ekde 1587 estis hispane okupita, de 1703 iĝis parto de Prusio, de 1794 ĝis 1814 estis france okupita kaj ekde 1815 estas parto de Prusio kaj poste Germanio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]