Unio de sovetiaj amikec-asocioj kun eksterlandoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Unio de sovetiaj amikec-asocioj kun eksterlandoj estis la organizaĵo en Sovetunio, kies celo estis kontroli kaj regi ligojn inter sovetianoj kaj eksterlando. La unio estis pli vaste konata per mallongigo SSOD. En la jaroj 1962-1979 en ĝi funkciis Komisiono pri internaciaj ligoj de sovetiaj esperantistoj (Esperanto-komisiono). La Esperanto-komisiono estis fondita laŭ la decido de Centra komitato de komunista partio de Sovetunio.