Unio de Demokratoj por la Respubliko (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unio de Demokratoj por la Respubliko
emblemo
partio
Komenco 26-a de novembro 1967 vd
Fino 5-a de decembro 1976 vd
Antaŭe Unuiĝo por la Nova Respubliko vd
Poste Rassemblement Pour la République vd
Lando(j) Francio vd
Sidejo rue de Lille
Ideologio

Gaŭlismo • patrisma konservativismo • liberala konservativismo

Fondinto(j) Charles de Gaulle vd
Ĉefestro(j) Charles de Gaulle vd
vdr

La Union des Démocrates pour la République (france, en Esperanto "Unio de Demokratoj por la Respubliko", mallonge UDR) estis gaŭlisma politika partio de Francio, kiu fakte ekzistis inter la jaroj 1958 kaj 1976, tamen sub tiu preciza nomo nur inter 1968 kaj 1976.

La partio fondiĝis dum la jaro 1958, samtempe kun la ekvivo de la Kvina Respubliko de Francio, kaj daŭrigis la laboron de la antaŭa partio Rassemblement du Peuple Français de la franca prezidento Charles de Gaulle. Komence ĝi nomiĝis Unio por Nova Respubliko (UNR), kaj dum jaro 1962 unuiĝis kun la "Demokratia Unio de Laboro", maldekstra gaŭlisma grupo. Dum 1967 iuj kristandemokratiaj politikistoj aliĝis kaj la partia nomo estis ŝanĝita al Unio de Demokratoj por la Kvina Respubliko (france Union des démocrates pour la Cinquième République). Post la politika krizo de majo 1968, la partio denove renomiĝis Unio por la Defendo de la Respubliko (Union pour la Défense de la République, UDR).

La Unio vivis nur ses jarojn pli longe ol Charles de Gaulle. Ĝi malfondiĝis dum 1976, kaj la laboron daŭrigis la partio Rassemblement pour la République de Jacques Chirac.