Union pour un mouvement populaire
Unuiĝo por Popola Movado | |
---|---|
Union pour un Mouvement Populaire | |
partio | |
Lando | Francio |
Estro | Jean-François Copé (prezidanto) |
Vicprezidantoj | Luc Chatel Laurent Wauquiez |
Ĝenerala sekretario | Michèle Tabarot Valérie Pécresse Marc-Philippe Daubresse |
Kasistino | Catherine Vautrin |
Ĉefa sidejo | 238, rue de Vaugirard 75015 Parizo Cedex 15 |
Koloro(j) | blua, ruĝa |
Ideologio | Gaŭlismo, liberal-konservatismo, kristan-demokratio |
Deputitoj |
199 / 577 |
Senatanoj |
131 / 348 |
Eŭropaj parlamentoj |
25 / 74 |
Departementaj konsilioj |
27 / 101 |
Regionaj konsilioj |
3 / 27 |
Membroj | Nepublika informo (junio 2013)[1], 324 945 (la 18-an de novembro 2012)[2] |
Eŭropa aliĝo | Eŭropa popola partio |
Internacia aliĝo | demokrata kaj centra internacio, internacia demokrata unuiĝo |
Retejo | http://www.u-m-p.org |
UMP (france Union pour un mouvement populaire, "Unuiĝo por Popola Movado") estas la plej granda dekstra-flanka politika partio en Francio.
Ĝi elvenis el la partio Rassemblement Pour la République, enhavante la partion Démocratie Libérale (Liberala Demokratio) kaj kelkajn anojn el UDF. Ĝi estis ĉefe la partio de la eksprezidento Jacques Chirac.
Kreita por la parlamenta baloto de Junio 2002 (tuj post la reelekto de Jacques Chirac kiel prezidento), ĝi unue nomiĝis Union pour la Majorité Présidentielle (Unuiĝo por la Majoritato Prezidenta). Ĝi ŝanĝis sian nomon konservante la mallongigon en Novembro 2002.
La 28-an de novembro 2004, ĝia dua prezidanto estis Nicolas Sarkozy, kiu demisiis en majo 2007 (ĉar li iĝis prezidento de Francio la 6-an de majo 2007).
Internacie la partio estas parto de la Internacia Demokratia Unio, ene de la Eŭropa Unio de la Eŭropa Popola Partio.
Historio
Fondo de Unuiĝo por la prezidanta plejmulto
Notoj kaj referencoj
- ↑ Tiuj batalantoj de UMP, kiuj forlasis, Le Point, 14/06/2014.
- ↑ Nombro de enskribitoj, do kotizpagintaj membroj, por la kongreso la 18-an de novembro 2012, laŭ la informoj de la COCOE.
Vidu ankaŭ
|