Unish
Unish | |
Internacia planlingvo | |
---|---|
Parolantoj | neniuj |
Skribo | Latina |
Kreinto | Language Research Institute, Sejong University |
Lingvistika klasifiko | |
Planlingvo | |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | sen valoro |
Angla nomo | Unish |
Opcio | Vortaro el dek kvin reprezentaj lingvoj kiel la Angla, Hispana, Portugala, Itala, Franca, Germana, Rusa, Araba, Hindia, Greka, Latina, Ĉina, Korea, Japana, kaj Esperanto. |
Noto | IPA |
Unish estas planlingvo proponita de Universitato Sejong en Koreio ĉirkaŭ 2005. Ĝi estas lingvo kiu prenas vortojn el la plej uzataj lingvoj de la mondo, ekzemple angla, rusa, hispana, kaj pliaj.
Gramatiko
Alfabeto kaj prononco
Unish uzas latinan alfabeton. Malsame al Esperanto:
- J havas sonon /ĝ/;
- Q havas sonon /kŭ/;
- R havas sonon /ř/ (kiel en la angla river);
- X havas sonon /ks/;
- CH havas sonon /ĉ/;
- NG havas sonon /ŋ/;
- SH havas sonon /ŝ/;
- Y oni prononcu /j/;
- W oni prononcu /ŭ/;
Morfologio
Ne estas artikoloj.
Substantivoj havas du kazojn: nominativon kaj genitivon. La genitivon oni faras per -'s. Pluralon oni faras per -s.
Ne estas distingo de genroj en pronomoj.
Verboj ne varias laŭ nombro aŭ persono. Pasinta tempo estas farita per -ed, kaj futuro per -il. Estas helpverbo be (esti) por formi pasivan voĉon kaj progresan aspekton.
Sintakso
Adjektivo venas nepre antaŭ substantivoj. Adverboj venas nepre antaŭ verboj aŭ adjektivoj.
Baza vortordo estas Subjekto-Verbo-Objekto. Demandaj frazoj havas formon Verbo-Subjekto-Objekto.