United Fruit Company

El Vikipedio, la libera enciklopedio
United Fruit Company
transnacia firmaonegoco vd
Dum 1899 - 1970
Fondintoj Minor Cooper Keith vd
Sidejo Nov-Orleano
Lando Usono
vdr

La Unuiĝinta frukto-kompanio (angle United Fruit Company, junajted frut kamp'ni] (18991970) estis grava komerca firmao de tropikaj fruktoj (ĉefe bananoj kaj ananasoj) el la triamondaj plantejoj al Usono kaj Eŭropo. En 1959, la kompanio laborigis ĉirkaŭ 80.000 homojn kaj posedis ĉirkaŭ 93 % de la latin-amerika bananeksporto. La kompanio estas ofte citata kiel ekzemplo pri la influkapablo de internaciaj firmaoj je la loka, landa interna politiko de la t.n. bananrespublikoj kaj pri novkoloniismo.

Korporacia Historio[redakti | redakti fonton]

United Fruit fondiĝis la 30-an de marto de 1899 en Boston per kunfando de du bananaj kompanioj. Boston-Fruit-on fondis Lorenzo Dow Baker (maristo, kiu vendis en 1870 la unuajn bananojn de Jamajko) kaj Andrew W. Preston. La alia estis fondita far Minor C. Keith, kiu konstruis fervojojn en Kostariko kaj kiu alpaŝis la bananan negocon.

En junio de 1970 kunfandiĝis United Fruit Company kun AMK Corporation al United Brands Company. En aŭgusto de 1984 transprenis Carl H. Lindner Jr. la regadon de la entrepreno kaj alinomis ĝis al Chiquita Brands International. La firmosidejo translokiĝis en 1985 al Cincinnati.

Historio en Mez-Ameriko[redakti | redakti fonton]

United Fruit Company posedis grandajn bienojn en Centra Ameriko. Multaj opinias ĝin pro tio la vera posedanto de la potenco, ĉar United Fruit tenis la sorton de tiuj malgrandaj landoj pro sia ekonomia forto. La firmao faligis pruveble multajn registarojn en Mez-Ameriko, kiuj endanĝerigis la interesojn de la konzerno.

Ekzemplo: En 1910 oni enŝipigis dungitajn soldulojn (plimulto estis iamaj kondamnitoj) de New Orleans al Honduro, por la prezidenton faligi. La bazo por tio estis, ke la prezidento rifuzis doni impostajn avantaĝojn por United Fruit. Post la renverso Honduro certigis por United Fruit 25 jarojn sen impostpaga devo.

La firmao dum sia historio alterne helpis kaj malhelpis evoluadon de la nacioj, en kiuj ĝi aktivis. Ekzemple en Gvatemalo la firmao konstruis lernejojn por la homoj, kiuj vivis kaj laboris en firmaa teritorio, sed samtempe dum multaj jaroj malhelpis, ke la gvatemala registaro konstruu aŭtovojojn, ĉar tio malplivalorigus la profitigan monopolon de la fervojoj, posedataj de United Fruit.

Populara nomo de la kompanio estis Mamá Yunay (Panjo Junaj).

Por organizi kaj administri siajn vastajn operaciojn United Fruit iĝis ĉefa evoluiganto de radia tekniko, pri kiu ĝi poste kunagis kun aliaj firmaoj, formante Radiofonian Korporacion de Ameriko/Usono (RCA = Radio Corporation of America).

La Gvatemala registaro de kolonelo Jacobo Arbenz Guzmán estis renversita per sekreta kampanjo de la usona registaro en 1954 je premo de United Fruit, ĉar la planoj de Arbenz Guzmán celis disdoni la nekultivatajn bienojn de United Fruit Company inter la indianaj kamparanoj. UFC kaj la bankistoj helpis la konvinkon de CIA kaj prezidento Dwight D. Eisenhower pri tio, ke temas pri la unua signo de komunista renverso en Mez-Ameriko. La Usona Sekretario de la Ŝtato (pri-eksterlanda ministro) John Foster Dulles, estis konvinkita kontraŭkomunisto, kies jura firmao reprezentis United Fruit. Lia frato Allen Dulles estis la direktoro de CIA. La frato de la "Assistant Secretary of State for InterAmerican Affairs", John Moors Cabot, estis unufoje prezidanto de United Fruit.

En 1954 la registaro de Arbenz estis forigita de gvatemalaj armeaj oficiroj, invadintaj el Honduro. Dum la posta enlanda milito mortis ĉirkaŭ 100,000 homoj.

En 2004, la posteulaj kompanioj de United Fruit havas interesojn en:

La influkapablo de United Fruit Company inspiris la poeton Pablo Neruda skribi poemon (hispane) kun la titolo de la kompania nomo. Tiu poemo troviĝas en la verko Canto General, speciale en sekcio 5, "La arena traicionada, 2. Las oligarquías" ("La perfidita sablo/areno -- la oligarĥioj"). La striko de la bananaj laboristoj en Kolombio en 1929 kontraŭ United Fruit ankaŭ inspiris parton de "Cent jaroj da soleco" de Gabriel García Márquez.

Masakro de Sankta Maria[redakti | redakti fonton]

La 12-an de novembro 1928, striko de dungitoj de la United Fruit Company komenciĝis en Kolombio, proksime de la grandurbo de Santka Marta, kiu situas ĉe la kariba marbordo, apud la Ciénaga Grande de Santa Marta. Historiistoj taksas ke la nombro da strikistoj estis inter 11,000 kaj 30,000. La 6-an de decembro 1928, soldatoj sub la komando de generalo Carlos Cortés Vargas ekpafis sur la strikistoj kiuj estis koncentritaj en Ciénaga Placo. La militistaro pravigis la malfermon per pafado argumentante ke la striko subfosas la reĝimon kaj ke la strikistoj estis komunistaj ribelantoj. Ekzistas neniuj oficialaj mortnombroj, kvankam generalo Cortez mem raportis 47 mortojn. Tamen, ekzistas asertoj ke la mortnombro estis multe pli alta, ĝis 2,000 mortaj, kaj ke la soldatoj ricevis instrukciojn rekte de la United Fruit Company, kaj ne de la armekomandantoj. La evento estis menciita en la fama libro de kolombia verkisto Gabriel Garcia Marquez, Cent jaroj da soleco.

Legindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Aviva Chomsky. West Indian Workers and the United Fruit Company in Costa Rica, 1870-1940. Louisiana State University Press.
  • Pablo Neruda, "La United Fruit Co."
  • Stephen Schlesinger kaj Stephen Kinzer: Bitter Fruit: The Untold Story of the American Coup in Guatemala. 1982.
  • Thomas P. McCann. On the Inside. Beverly, Massachusetts: Quinlan Press, 1987. Reeldono de An American Company (1976)
  • Cameron McWhirter kaj Michael Gallagher. "How 'el pulpo' became Chiquita Banana". The Cincinnati Enquirer. 1998.
  • Jon Lee Anderson. "Che Guevara: A Revolutionary Life" Bantam Books. 1997.
  • Gabriel García Márquez, "Cent jaroj da soleco", 1967

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Retpaĝoj[redakti | redakti fonton]